La Pordo: nova bita unuopaĵo kaj muzikvideo de Ale Kosabela

La pordoLa 18an de februaro 2020 aperis la bita unuopaĵo La Pordo de Ale Kosabela kun grava internacia kunlaboro, aperinta sub licenco CC BY 2 (Creative Commons) en la eldonejo Vinilkosmo. Samtempe kiel la unuopaĵo, aperas ankaŭ la oficiala versio de la muzikvideo de la kanto La Pordo.

Temas pri urĝa alvoko al socia transformiĝo. Estas vera mesaĝo, kiu ĉiutage pli aktualas: ni bezonas vekiĝi kaj agi kune por plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj estaĵoj kaj por protekti nian komunan domon.

Per ĉi tiu kanto Ale instigas al aktiva partopreno en nova kulturo de kunlaboro kaj frateco, kaj invitas nin ĉiujn trairi la “etan distancon inter sonĝo kaj vekiĝ’”. Ĉies pensoj kaj emocioj gravas, ĉies agoj nepras kaj urĝas!

Se vi sentas vin koncernata pri ĉi tiu temo, ni invitas vin malkovri aŭ remalkovri ĉi tiun kanton plenumitan pere de nemalgranda kvanto da artistoj kunlaborantaj kiuj ampleksigis la gravecon kaj forton de la verko de Ale.

Vidu ankaŭ la rilatan blogeron kun fotoj.

La bita unuopaĵo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ĉe (Alklaku la suban bildon):

LigiloLa muzikvideon vi povos spekti en la sama paĝo aŭ en jutubo.

Aŭskultu La Pordon elsendflue ĉe la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝintoj de la ABONKLUBO
(Alklaku la suban bildon):
Kiosque Divercities diMusic bloc

Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la suban bildon:
Abonklubo

La Vinilkosmo-teamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Pordo: nova bita unuopaĵo kaj muzikvideo de Ale Kosabela1

  1. VirSvetae diras:

    Dankon por la interesa sciigo!

Respondi