UEA alvokas al subteno “Partoprenu UK-on”: Montrealo, 2020

UKPere de Fondaĵo “Partoprenu UK-on” UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28a de februaro 2020: Formularo

En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo “Partoprenu UK-on”, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj

Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo 2020 al la UK daŭros ĝis la 31a de marto 2020. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №847.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi