Nobel-premiitoj en la februara numero de Literatura Foiro

Literatura FoiroLa Nobel-premio altiris la atenton de Literatura Foiro №303 (februaro 2020). Ne temas nur pri la lastaj, sed ankaŭ pri du klasikuloj. La kovropaĝo mem ne estas dediĉita al laŭreatoj, tamen la kandidato de nia literaturo per originala poemo akompanas la ĉarman internan pejzaĝon fare de Nicola Bertelotti, kies fotografia arto karakterizas la nunan jarkolekton. Giorgio Silfer mem intervjuas lin pri lia kultura itinero: “Beleco plus tempo, lokoj imagitaj de literaturo”.

“Post Handke, ĉu plu kredi al la literatura Nobel-premio?” – prokurore demandas Zlatoje Martinov, dum Tomasz Chmielik anticipas baldaŭan eseon per traduko el La tempo de Yzidor de Olga Tokarczuk. La unua ĉapitro el la romano La regno de alkoholo de Mo Yan (tradukita de Vejdo) alvenas al kompletiĝo, dum aperas la unua parto el la rakonto de Luigi Pirandello La vojaĝo (1928) fare de Perla Martinelli.

Krom lasta proza kontribuo, ĉi-foje originala novelo de Julian Modest, ankaŭ poezio abundas: uverturas Mao Zifu, humure interludas Mikaelo Bronŝtejn, lirikas Gonçalo Neves, kaj la voĉon de Maria Grech Ganados transliras Carmel Mallia.

La aktivecon de Esperanta PEN-Centro eĥas la ateliera kontribuo de Marie-France Conde Rey, aktualiginta la fablon de la kvar muzikantoj el Bremeno, kaj jubilea omaĝo al ties unua prezidanto, la nun 75-jara István Nemere.

Sur la flanko nebeletra elstaras la eseoj de Davide Astori Revoj pri Eŭropo kaj la profeta antaŭvido de Zamenhof kaj de Fernando Pita La “Sintaksaj strukturoj” de Noam Chomsky. Kino ĉeestas per recenzo de Renée Triolle pri Papiŝa.

La recenzoj traktas pri hispana lirika antologio kompilita de Marco Antonio Botella (Fernando Pita) kaj pri lasta romano de Sten Johansson (Carlo Minnaja). Ĉi-lasta aŭtoras ankaŭ eseon pri “niaj beletraj naŭdekjaruloj” (de Kock, Mallia, Sigmond).

Per sia lasta konsula prelego Paco kaj milito en nia percepto pri la homaro Giorgio Silfer fermas ĉi tiun numeron, 64-paĝan kaj grafike elstaran.

La revuon Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Svislando. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Fonto: HeKo, №726 4-B.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi