Esperantaj reklamkampanjoj en Facebook en Hungario

Eventoj

Nenio okazas per si mem, la taskoj mem ne plenumiĝas… Ankaŭ Esperanto ne disvastiĝas de si mem, por teni ĝin viva estas necesa ekstera reklamado. Efikan amasan reklamadon oni povas realigi per pagataj rimedoj. La Budapeŝta Esperanto-Centro “Eventoj-HU” dum la pasinta jaro 2019 elspezis ĉ. 300 mil forintojn (= averaĝa monata salajro en Hungario = ĉ. mil eŭroj) por reklamkampanjoj en Facebook.

Inter la pagataj anoncoj estis ĝeneralaj reklamaj afiŝoj pri Esperanto, pri specialaj hungariaj avantaĝoj en la universitato, pri la eblo de rapida lingvoekzameno, niaj interreta kaj klasikaj kursoj, kaj ankaŭ anoncoj por la jamaj parolantoj (SES, IJK, vortaro, libroservo, konkurs-ebloj, ktp).

Resumaj rezultoj:

Apero: 2.545.819 foje
Atingitoj: 566.514 personoj
Klakoj: 24.109 foje

Alivorte: Niaj afiŝoj estas montritaj al pli ol duonmiliono de personoj, kiuj pli ol 24 mil fojojn klakis sur ilin, kaj atingis la koncernajn retajn aŭ fejsbukajn paĝojn.

Krom tiu fejsbuka kanalo kiel kutime, ankaŭ pasintjare ni elspezis 100 mil forintojn (ĉ. 300 eŭrojn) por enlanda reklamado en Google.

La kostojn de la reklamado ni kovris per diversaj enspezoj: Fondaĵo Eszperantó, mia firmao Lingvo-Studio kaj personaj enpagoj de Szabolcs István kaj mi.

En la reklamkampanjo ni havis apartan blokon, dediĉitan por gejunuloj inter 14-25 jaroj. Ĝi ampleksis pli ol trionon de la buĝeto. Rezulte de tio, ni kolektis informon pri pli ol 120 gejunuloj, lernintaj pasintjare Esperanton en diversaj kursoj. Bedaŭrinde en Hungario ne plu ekzistas junulara E-movado, do tiuj novlernintoj ne povis engaĝiĝi al la movado…

Szilvási László
Lingvo-Studio
http://www..eventoj.hu

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/hungario-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi