Mia vojo al Esperanto kaj al la 5a Luminesk

Luminesk

En mia klopodo teni min mense taŭga kiel nevidanta homo emeritiĝinta, mi ekkonis la planlingvon Esperanto. Mia unua kontakto kun Esperanto estis fine de 2014 en la regiona Esperanto-grupo en Leer en norda Germanio. La multaj eblecoj interreto kaj la persona helpa kontakto kun esperantistoj baldaŭ alportis min al nivelo, de kiu mi povus daŭre lerni sendepende. Do fine de 2015 kuraĝis partopreni la unuan renkontiĝon Luminesk en Nideggen. Mi sentis varme bonvenon de la organizantoj kaj de la partoprenantaj esperantistoj.

La varia kaj postulema programo instigis min partopreni la ĉiujarajn silvestrajn aranĝojn en Kleve, Haltern am See kaj en Königswinter. Per la “paroliga rondo” kaj pere de praktiko mi disvolviĝis al progresanto. En julio 2019 mi vojaĝis kun Andreas el Duisburg, mia helpema vidinda kunulo, tra Pollando kaj la Baltaj Ŝtatoj al Finnlando al la Universala Kongreso (UK) kaj la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Lahti. Dum nia vojaĝo per publika transporto ni ankaŭ vizitis regionajn Esperanto-grupojn, la Esperanto-radiostacion “Varsovia Vento”, kaj pasigis nokton en la malnova sinagogo de Bjalistoko (rezidejo de la loka grupo).

De la 28a de decembro 2019 ĝis la 3a de januaro 2020 la 5a Luminesk okazis en Nördlingen en suda Germanio kiel malgranda datreveno. Ĉirkaŭ 60 partoprenantoj el ĉirkaŭ 12 landoj spertis la novan jaron en Esperantujo. Iuj partoprenantoj havis tre longajn vojaĝojn por fine atingi la Jufa-hotelon en Nördlingen.

La programo de la 5a Luminesk denove estis tiel alloga kaj ekvilibra, ke ĝi ŝajnas pravigi ĉi tiun penadon por la partoprenantoj. Ĝi inkluzivis multajn altkvalitajn prelegojn pri temoj de politiko, komerco, informatiko, astrofiziko kaj socio. Estis kuirartaj trejnadoj kun kvizo, krimludo kun partopreno de aŭdienco, paroliga rondo, libroservo, kantado kaj danckurso, kaj ankaŭ ekskursoj kaj kulturaj ofertoj. La vintra universitato denove konfirmis la altkvalitajn normojn de Luminesk. Vespere estis Gufujo (rondo de teotrinkantoj), amuza distra programo kun anekdotoj, fabelo-legado kaj multe pli. Aliaj sidis kune en malgrandaj grupoj kaj viglaj konversacioj pri kafo, biero aŭ vino.

Post la riĉa silvestra bufedo, oni montris la ripetitan polonezo-dancadon. Poste la silvestra balo kun muziko de la diskisto Rob kaj dancado okazis en festa salono ĝis ĉirkaŭ la 3a matene.

La novjara promenado kondukis al la malnova urbo Nördlingen. La preskaŭ tute konservita urbomuro ĉirkaŭ la malnova urbocentro ekde la mezepoko, al kiu promenis multaj esperantistoj, estis impresa.

Taga vojaĝo veturigis nin trajne al muzeo de la romea “Limes” kaj al la Germana-Esperanto-Biblioteko en Aalen. Pli ol 26 mil Esperanto-libroj estas konservataj tie. Inter ili estas ankaŭ Esperanto-libroj en Brajla skribo. La franca pianisto kaj kantisto Gijom alvenis por koncerta vespero sen sia dueto-partnero Melono.

La varma komunumo kun diverslandaj esperantistoj kaj la alloga trejnadprogramo de la 5a Luminesk vivigis internacian komprenon; ĝi estas unu el miaj plej impresaj kaj daŭripovaj spertoj kun Esperanto. Mi ŝatus esprimi dankon al Andreas Diemel kun la organiza teamo kaj la multaj prelegantoj, ĉar ili denove ofertis bonegan programan semajnon. La 3an de januaro 2020 la adiaŭo de multaj partoprenantoj estis “Ĝis poste en Esperantujo”, kiu povas esti ie ajn en la mondo, kie esperantistoj kuniĝas. Ĝis poste, en la bela, imagita lando de esperantistoj.

Werner Groen

Foto: disdono de la atestiloj de la Internacia Vintra Universitato.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/germanio-13

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi