Seminario pri interlingvistiko kaj planlingvoj

VUBLa 21an de februaro 2020 la Libera Brusela Universitato (Vrije Universiteit Brussel, VUB-) organizis seminarion pri interlingvistiko kaj planlingvoj. Post enkonduko en la mondon de la planlingvoj, farita de d-ro Federico Gobbo el la Universitato de Amsterdamo, okazis fulmokurso kun la prezento de Esperanto kaj debato pri neùtrala mondolingvo en kvar laborgrupoj.

Sesdeko da studentoj kaj docentoj ĉeestis la seminarion. Ili aktive partoprenis la fulmokurson kaj poste havis interesajn demandojn. Ĝenerale la publiko reagis entuziasme al la aranĝo.

La 19an de marto alia libera universitato en Bruselo, Université Libre de Bruxelles (ULB) organizos konferencon pri Esperanto. Estas la intenco estonte organizi en ambaù universitatoj babilrondojn en Esperanto paralele al tiuj en aliaj fremdlingvoj.

Kristin Tytgat
VUB

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/bruselo-34

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi