Litova eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

Zamenhof

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

ZamenhofLaŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio 2009 kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (la dua, korektita kaj ampleksigita eldono de Homarano aperis en 2011).

Aleksander Korĵenkov verkis sian skizon en Esperanto. En 2010 aperis ĝia angla versio, tradukita kaj adaptita de Ian Richmond, sekvis la slovaka, itala kaj portugala eldonoj.

ZamenhofLa 14an de decembro 2019 kadre de la Zamenhof-Tagoj en Kaŭno (vd. p. 19) estis prezentita la litova versio. La litovan biografion, presitan du tagojn antaŭe, tradukis el Esperanto Rimas Šuopys. Krom la biografia skizo de Korĵenkov, en la libro estas bibliografio, kolekto de eldiroj de eminentuloj pri Esperanto, du artikoloj de Vytautas Šilas (pri la restado de Zamenhof en Veisiejai kaj pri la fondo kaj la unua agad-periodo de Litova Esperanto-Asocio = LEA), artikolo de Povilas Jegorovas pri la centjara agado de LEA. La riĉe ilustritan 136-paĝan libron Zamenhofas: biografinė apybraiža eldonis Monda centro de litovoj en Kaŭno.

En la festa prezentado de la libro Aleksander Korĵenkov rakontis pri siaj zamenhofologiaj studoj kaj pri la evoluo de la projekto de ESF, Rimas Šuopys parolis pri sia traduklaboro, kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas pri la eldono de la libro.

36 ekzempleroj de la freŝeldonita libro estis aĉetitaj, kaj preskaŭ ĉiuj aĉetintoj profitis la eblon ricevi la aŭtografojn de la aŭtoro kaj de la tradukinto.

La litova estas la sepa lingva versio (inkluzive de la Esperanta originalo) de la biografia skizo Zamenhof. Oni planas eldoni ĝin ankaŭ en la hispana lingvo. Interesatoj pri pliaj versioj skribu al Geoffrey Greatrex (geoffrey.greatrex@esperantic.org), kiu kunordigas la projekton en ESF.

Jam aperis:

Esperante: Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2010. – 64 p.; 600 ekz.

ZamenhofAngle: Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The Life, Works and Ideas of the Author of Esperanto / Translation and notes Ian M. Richmond; Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 114 p, il.

Slovake: Korženkov, Alexander. Život Zamenhofa: Život, dielo a myšlienky autora esperanta / Slovenský preklad z esperanta a angličtiny Pavol Petrík; Úvod Peter Baláž, Humphrey Tonkin. – Partizánske: Espero, 2011. – 104 p., il.; 500 ekz.

Itale: Korzhenkov, Aleksander. La vita di Zamenhof / Traduzione Cristina de Giorgio; Prefazione di Giorgio Novello. – Alghero: Edizioni Nemapress, 2017. – 140 p., il.

Portugale: Korjenkov, Alexander. Zamenhof: Vida, obra e ideias do autor do Esperanto / Tradução e notas Fernando Pita. – Porto Velho: Temática Editora, 2018. – 196 p., il.

Ĉeĥe: Korženkov, Alexander. Ludvík Lazar Zamenhof: život, dílo, ideály / Překlad z esperantského originálu Jindřich Košťálek; Předmluva Humphrey Tonkin. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2019. – 132 p., il.

Litove: Korženkovas, Aleksandras. Zamenhofas: biografinė apybraiža / Iš esperanto kalbos vertė Rimas Šuopys; Straipsniai Povilo Jegorovo ir Vytauto Šilo. – Kaunas: Pasaulio lietuvių centras, 2019. – 136 p., il.; 300 egz.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/zamenhof-24

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi