Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto

La Moskva studio de “Deutsche Welle” okaze de la 160a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof meze de decembro sendis la junan ĵurnalistinon Anna Savĉuk al la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio).

La ĵurnalistino filmis en Herzberg am Harz la Welf-kastelon kun Esperanto-ekspozicio, la Jues-lagon kun plurlingvaj arboŝildoj, la Zamenhof-placon kun la Zamenhof-monumento, multajn dulingvajn ŝildojn dise en la urbo, la Esperanto-Centron kun granda librokolekto, la Esperanto-ĝardenon, ktp. Savĉuk ankaŭ intervjuis la urbestron de la Esperanto-urbo Lutz Peters, kaj kelkajn lokajn kaj aliurbajn esperantistojn, kiuj kunvenis en la Esperanto-urbo je la Zamenhof-Taga renkontiĝo.

La kvarminuta ruslingva programo kun la titolo “Город в Германии, где официально говорят на эсперанто” estis premiere montrita la 6an de januaro 2020.

Spektu ĝin ĉe https://youtu.be/nsxrY1OirUg

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la aŭtorecon (AlKo) kaj la fonton: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

style=”margin-right: 14px;”

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi