Neĝkovrite en Pollando

JES

La ĉi-jara JES (Junulara E-Semajno) okazis jarŝanĝe en Pollando, en bela regiono apud la Ĉeĥia landlimo, en la Tabla Montaro. La nomo de la ripozejo mem estas “Szczeliniec” (en la vilaĝo Karłów), kaj mi ĝojis ke finfine antaŭ la fino de la evento mi sukcesis prononci ĝin ĝuste!

La loĝejoj estis la plej bonaj, kiujn mi iam ajn spertis en junulara Esperanto-aranĝo, belaj lignaj kabanoj kun bonega vido de la neĝo kaj montoj ekstere. Kiam mi estis malsana la unuajn du tagojn kaj devis resti la tutan tempon enlite, mi tre aprecis tion.

JES

Pro tiu malsano kaj miaj devoj kiel TEJO-komitatano, mi bedaŭrinde ne povis ĉeesti tiom de la programo, sed la partojn en kiuj mi ĉeestis mi tre ŝatis. Unu matenon mi faris ekskurson al la montoj, kun profesia loka gvidanto kaj tradukado al Esperanto. En Britio niaj vintroj signifas simple multe da pluvo, do la vido de la montoj neĝkovritaj estis tre plaĉa. En unu el la noktoj okazis silenta diskejo, kie oni havas kapaŭdilojn kun tri muzikkanaloj kaj povas elekti laŭ kiu muziko danci, kaj mi tre ĝuis tion – mi esperas ke ankaŭ aliaj junularaj aranĝoj prenos tiun ideon. Kaj mi volas mencii ankaŭ la koncerton de Tim Gallego. Ĝi estis elstara kaj mi antaŭĝojas aŭskulti liajn kantojn hejme, kiam ili finfine estos registritaj (iam en 2020, li promesis al mi).

JoMo

Dum la evento estis pluraj memorindaj aferoj, kiujn mi volas kundividi. Unu matenon mi kaj amiko decidis promeni, kaj ni simple elektis direkton kaj sekvis ĝin. Ni promenis unu horon ĝis ni atingis arbaron kaj poste ludis flugdiskon (Frisbee) – tre ĝuebla mateno en belega ĉirkaŭaĵo. Alian fojon mi malkovris la novan fenomenon: post multe da vento neĝo sekiĝas kaj solidiĝas, do se oni metas piedon surneĝe, ĝi ne tuj sinkas sed unue rompiĝas glacia tavoleto – mi estis kiel iu infano kiu vidis neĝon por la unua fojo.

Mi lernis multajn novajn kartludojn, enkondukis plurajn de miaj plej ŝatataj drinkoludoj al aliaj kaj ĝenerale feliĉe umis en la drinkejo kaj gufujo – kaj renkontis plurajn novajn amikojn kiujn mi esperas vidi denove. Kiam mi estis tre laca post la komitatkunsido (ĝi daŭris naŭ horojn kaj finiĝis nur horduonon antaŭ la komenco de la silvestra balo), mi kunportis mian kafon al la diskejo. Kaj mi ŝatis la sperton esti DĴ la lastan nokton, malgraŭ la defioj de tiu rolo – seninterrete kaj devante klarigi al homoj, kial mi decidis ne ludi laŭ iliaj petoj. Sed ho ve!

Mi tre ĝuis la eventon, kaj du semajnojn post mia foriro, Esperantujo vere mankas al mi. Do, dankegon al la organizantoj de la ĉi-jara JES. Mi nepre klopodos reveni por la sekva jaro 🙂

Tyron Surmon

Fotoj de Ivo Miesen

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo De Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/pollando-22

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi