La Ondo de Esperanto: Anstataŭ epitafo

La Ondo de Esperanto

La decido pri la ĉeso de La Ondo de Esperanto, publike anoncita la 21an de septembro en la festivalo ARKONES kaj publikigita en la jubilea Ondo, kaŭzis lavangon da reagoj buŝaj kaj skribaj. Ĉiuj reagintoj (krom anonimulo en Heroldo Komunikas) esprimis sian bedaŭron pro la ĉeso, kaj plejparto komprenis la kaŭzon de la ĉeso kaj sendis al ni siajn san- kaj bondezirojn, kiujn ni dankas kaj reciprokas.

Sed neniu pretas repreni la respondecon pri La Ondo, kiu inkluzivas multe da laboro kaj malmulte da enspezo. Do, konsultinte plurajn personojn, ni kun bedaŭro devas rekonfirmi nian decidon. La decembra Ondo estas la lasta ero en la longa serio de la ĉiumonata aperritmo.

Ekde januaro ni publikigas Esperantajn novaĵojn en nia novaĵretejo, kies nomo ŝanĝiĝis: La Balta Ondo iĝis La Ondo de Esperanto. Jam ĉi-vintre moderniĝos ĝia aspekto, aperos novaj rubrikoj, estos invititaj pliaj kunlaborantoj.

Ni strebas aperigi almenaŭ unu informon ĉiutage, escepte de la periodoj, kiujn ni pasigos eksterhejme. Tiu laboro estos malpli streĉa ol la laboro pri ĉiumonata gazeto, kaj la redaktoro ne plu devos sidi ĉe la komputilo ĉiutage ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte dum la redakta semajno. Ni intencas redukti la labortagon al nur ok horoj, el kiuj du-tri estos dediĉataj al la retejo.

Kaj nun venas novaĵo.

Ĉiusezone la plej interesaj tekstoj el nia retejo, inkluzive de ĉiuj recenzoj kaj intervjuoj, aperos kiel almanako ĉ. 120-paĝa (laŭ la normoj “pdf” laj “ePub”), kiu krome enhavos artikolojn, eseojn kaj beletraĵojn, verkitajn speciale por la almanako, kiu konservos la nomon La Ondo de Esperanto.

La printempa almanako aperos fine de marto, la somera fine de junio, la aŭtuna en septembro, kaj la vintra je Kristnasko.

Malkiel la retejo, kiu plu estos libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La pagoj estos akceptataj ĉe nia UEA-konto kaj per la pagosistemo PayPal. La pagomanieroj jam aperis en nia retejo http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperos en la retejo kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

Ĉiu patrono ricevos diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

Se la mono, ricevota en 2020 per abonoj kaj donacoj, kovros niajn bazajn kostojn (250 eŭroj monate, aŭ tri mil eŭroj jare), ni daŭrigos la novan sistemon por pliaj du jaroj kaj fine de la trijara periodo pripensos la daŭrigendon kaj daŭrigeblon de la projekto.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019). La reta teksto estas iomete modifita.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/ondo-56

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi