La lasta Ondo kiel ĉiumonata gazeto

La Ondo de EsperantoLa 30an de decembro 2019 aperis la decembra eldono de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu laŭvice 302a numero estas la lasta en la serio, komencita en majo 1991, sed ĝia redakcio diras ne “Adiaŭ”, sed “Ĝis revido”, ĉar La Ondo de Esperanto ekde la 1a de januaro 2020 daŭras kiel novaĵretejo, en kiu ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉiusezone la plej interesaj tekstoj el la retejo aperos kiel almanako 120-150-paĝa (“pdf” kaj “ePub”), kiu krome enhavos artikolojn, eseojn kaj beletraĵojn, verkitajn speciale por la almanako, kiu konservos la nomon La Ondo de Esperanto.

Pliajn informojn pri la nova Ondo legu en la redakcia artikolo, kiu malfermas la decembran numeron. Sekvas anonco pri elekto de Anna Löwenstein kiel Esperantisto de la Jaro 2019 kaj intervjuo kun ŝi.

En la primovada sekcio “Eventoj” oni povas legi artikolojn pri la Zamenhof-Festaj kaj aliaj esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj kaj festivaloj, inkluzive de la 14a Lingva Festivalo en la ĉefurbo de Ruslando, kiu allogis milon da interesatoj.

La ĉefa materialo de la sekcio “Tribuno” estas la tradicia jarfina “Ronda Tablo”, en kiu pri la atingoj kaj malsukcesoj en la 2019a jaro parolas Peter Baláž, Anna Löwenstein, Renato Corsetti, Albert Stalin T. Garrido, Dennis Keefe, Francesco Maurelli, Zhang Ping, Vinko Markovo, Giorgio Silfer kaj Trezoro Huang Yinbao.

En la kultursekcio de la decembra Ondo István Nemere respondas la demandojn de Paweł Fischer-Kotowski, Halina Gorecka prezentas la litovan eldonon de la biografia skizo de Aleksander Korĵenkov pri Zamenhof kaj Andrej Peĉënkin rakontas pri estonteco de Unesko-Kuriero en Esperanto. Ne mankas recenzoj: ĉi-foje de Baza literatura krestomatio (Paweł Fischer-Kotowski) kaj de la K-disko em>Brel en Esperanto de “La Kompanoj” (Paŭlo Moĵajevo). En la kultursekcio estas ankaŭ la plej ampleksa decembra materialo – la dua parto de la bibliografio de Halina Gorecka kun listigo de 533 tekstoj (kun)verkitaj kaj tradukitaj de ŝi kaj aperintaj en La Ondo de Esperanto.

La 76-paĝan Ondon fermas “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” – ĝi estas la 174a kolekto, plukita de István Ertl kaj liaj helpantoj.

Ekde januaro en nia novaĵretejo ĉiutage aperas nova artikolo. La retejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj: Abonanto (15 eŭroj), Amiko (30 eŭroj), Patrono (100 eŭroj). Legu pli pri la abonkategorioj kaj pagmanieroj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
6 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Anstataŭ epitafo

7 Temo
8 Paweł Fischer-Kotowski. Anna Löwenstein: la Esperantisto de la Jaro 2019
9 Paweł Fischer-Kotowski. Anna Löwenstein: “Mi ne helpas komencantojn, mi helpas UEA”: Intervjuo kun Anna Löwenstein
13 Elektokomisiono de la Esperantisto de la Jaro 2019

14 Eventoj
15 Elżbieta Karczewska. Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de Ludoviko
18 Povilas Jegorovas. Du datrevenoj en Litovio
21 Ronald Schindler. Zamenhoffesto 2019 en Berlino
22 Lu Wunsch-Rolshoven. Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino
24 Irina Gonĉarova. La 14a Lingva Festivalo en la ĉefurbo de Ruslando
26 Patricia Gobert. Studosemajnfino: Lude kaj serioze, sed antaŭ ĉio parole
27 Ruben Sanchez. La 60a kongreso en Argentino
28 Said Baluĉi. La 51a Malferma Tago en Roterdamo
29 Intensa Esperanto-preparkurso por la Montreala UK
30 Kultura Tago: Faktoj kaj fantazioj
31 Riichi Karibe – la nova konsulo de la Esperanta Civito
31 Mila van der Horst-Kolińska forpasis
32 Koncize (11 informoj)

33 Tribuno
34 Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (Peter Baláž, Anna Löwenstein, Renato Corsetti, Albert Stalin T. Garrido, Dennis Keefe, Francesco Maurelli, Zhang Ping, Vinko Markovo, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao)
40 Peter Baláž. E@I: Eventoj kaj agado por 2020
42 UEA invitas IKU-prelegantojn
42 Janusz Sulżycki. La Ondo: abundeco da informoj kaj belegaj fotoj
43 Malcolm Jones. Grava, serioza, leginda revuo
43 Nia respondejo

44 Arkivo
45 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2020

46 Kulturo
47 Paweł Fischer-Kotowski. Nemere: “Mi estas verkisto, tio estas unika metio”: Intervjuo kun István Nemere
49 Halina Gorecka. Litova eldono de la biografia skizo pri Zamenhof
51 Paweł Fischer-Kotowski. BLK: ree havebla, nemalhavebla (Recenzo: Baza literatura krestomatio)
52 Paŭlo Moĵajevo. Mezkvalita omaĝo al elstara artisto (Recenzo: La Kompanoj. Brel en Esperanto)
54 Andrej Peĉënkin. Ĉu nova estonto por Unesko-Kuriero?
55 Literatura Foiro, 2019, №302
56 Valentin Melnikov. “Kunigas landojn Balta maro…”
56 Ricevitaj gazetoj
57 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografio de Halina Gorecka (2)

74 Mozaiko
75 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

AlKo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi