István Nemere: “Mi estas verkisto, tio estas unika metio”

NemereAntaŭ 75 jaroj, la 8an de novembro 1944 en Pécs naskiĝis István Nemere, kiu kun siaj 726 hungaraj libroj estas ne nur la plej fekunda aŭtoro en la historio de la hungara literaturo, sed ankaŭ la plej fekunda inter ĉiuj vivantaj aŭtoroj de la mondo. En ombro de ĉi tiu rekordo restas liaj 19 romanoj kaj tri novelaroj (re)verkitaj en Esperanto, sed ĉi tiu nombro sufiĉas, por ke li estu la plej fekunda Esperanto-prozverkisto. Pri la kvalito de liaj Esperantaj verkoj atestas tio, ke kvar el ili ricevis la premion “La Verko de la Jaro”. Malgraŭ sia giganta okupateco li afable konsentis respondi kelkajn niajn demandojn.

Kiel esperantistiĝas persono, kiu poste riĉigas la Esperanto-kulturon per pli ol 20 libroj?
Havante 18 jarojn, en la lasta jaro de gimnazio, mi eksciis, ke Esperanto jam ne estas malpermesita kaj oni organizas kursojn. Mi anoncis min – tiel ĉio komenciĝis.

Vi estas sendube kaj senkonkurence la plej fekunda Esperanto-aŭtoro. Sed via ekster-Esperanta verkado estas eĉ pli miriga per grandeco: vi verkis aŭ tradukis pli ol 700 librojn en pluraj ĝenroj – romanoj, verkoj historiaj, sciencfikciaj, porinfanaj k. a. Kiel vi atingis tiun rezulton? Ĉu vi verkas de la mateno ĝis la nokto-nokto-fin’?
Ne, mi verkas ĉiutage – sabate, dimanĉe, naskiĝtage kaj eĉ la 1an de januaro – de la 5a matene ĝis posttagmezo. Kaj tiel dum pli ol kvindek jaroj…

NemereĈu verkado de libro en Esperanto iel diferencas de verkado en alia lingvo
Kompreneble. Ne nur la lingvo estas alia, sed ankaŭ la legantaro. La averaĝa esperantista leganto estas pli pruda ol la nacilingvanoj. Interese, kiam oni tradukas iun mian Esperanto-libron en nacian lingvon, la reagoj estas tre malsamaj. En Ĉinujo, ekzemple, oni neniam tradukas miajn librojn pro iliaj – verdire tre mildaj – seksaj scenoj.

Se ne kalkuli la ĉi-jaran reeldonon de Jesa, via lasta Esperanto-romano aperis antaŭ dek jaroj. Ĉu vi rezignis pri la verkado en Esperanto?
Preskaŭ jes. Mi vane atendis, ke oni reagu al miaj lastaj tri romanoj. Nek la legantoj, nek la recenzistoj verkis, nur iomete… Do, ŝajnis al mi, ke jen, alvenis la fino de mia Esperanta verkado. Tamen mi havas iun komencitan romanon, kiun mi volonte finverkus, sed ja mankas instigo.

La varieco de temoj en viaj romanoj estas tre granda, vi ne estas unutemulo. Sed neniam Esperanto aperas kiel ĉefa, aŭ eĉ nur fona, temo. Ĉu tio rezultas el via konscia decido?
Kompreneble. Min ne interesas la movado, eĉ ne ĝia pasinteco. Por mi la lingvo estas ilo, kiun mi provas uzi altnivele – mi ne ĉiam sukcesis – kaj por espirmi miajn ideojn, por iumaniere servi la legantojn, la homojn. Jen ĉio.

Komence de la 1990aj jaroj vi kunfondis kaj poste prezidis la Esperantan PEN-Centron. Bondolu rakonti, kiel aperis la ideo, kaj kiel ĝi estis poste realigita. Pri kio okupiĝis kaj okupiĝas la verda sekcio de PEN?
Pri la lasta bonvolu demandi tiujn, kiuj vivigis tiun movadon de verkistoj. Mi hazarde fariĝis ano kaj poste prezidanto. Unu el la ĉefoj de la tiama internacia PEN estis konata hungara verkisto, György Konrád, kaj esperantistoj petis min: parolu kun Konrád, ke li helpu akcepti esperantistajn verkistojn. Tio sukcesis. Sed mi malŝatis esti prezidanto, same kiel mi malŝatis ĉiam esti ie ajn “ĉefo”, gvidanto, ordonanto. Mi estas verkisto, tio estas unika metio, kiun mi konas kaj en kiu mi bone aŭ malpli bone laboras.

Sed verkado ne estas via sola aktivado por Esperanto. Vi agadis ankaŭ en la kampo de denaskismo. Vi redaktis Gepatran Bultenon kaj fine de la 1970aj jaroj vi iniciatis Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj, kiu daŭre okazas ĉiujare. Kiu estas la rolo de Esperanto en via familia vivo?
Nur mia unua edzino estis esperantistino, kaj nia filino fariĝis denaska esperantistino. Ŝia filino – do, mia nepino – same estas denaska. Ili vivis-vivas en Pollando, kaj se leteron mi skribas al iu el ili, tion mi plej volonte faras en “nia lingvo”, t. e. en Esperanto.

Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-libro?
Tro malmulte mi legis el ili, ja tiom da laboro mi havas ĉirkaŭ miaj hungarlingvaj libroj. Hodiaŭ aperis mia 726a libro hungara (mi kalkulas nur la unuajn eldonojn). Ekde la 723a mi estas la rekordisto en la mondo, ĉar ankoraŭ neniu el la nun vivantaj aŭtoroj verkis tiom. Fakte, ekde kiam hungaroj ekzistas en tiu ĉi mondo, neniu skribis tiom da teksto en la hungara.

Kaj ĉu vi havas favoraton inter viaj propraj Esperanto-libroj?
Jes, pleje mi ŝatas Dum vi estis kun ni kaj Terra.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/nemere

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi