Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2019
Ekde pluraj jaroj vi dediĉas multan tempon kaj energion al komencantoj kaj lernantoj. Jam antaŭ kvardeko da jaroj vi kreis liston de “facilaj vortoj” por Kontakto kaj ekredaktis la rubrikon, en kiu aperis artikol(et)oj facile kompreneblaj eĉ por la komencantoj. Poste vi daŭrigis en tiu kampo, nun ekde unu jaro vi redaktas la retejon uea.facila. Kial vi opinias ke tio gravas?
Mi decidis krei retejon por novaj esperantistoj ne por helpi komencantojn sed por helpi UEA. Mi sciis, ke la membronombroj daŭre falas, ĝis tia grado ke la eĉa travivo de UEA estas ne plu certa. Sed kiel UEA povas esperi logi novulojn? La revuo estas tro malfacila por ili, kaj ĝi ne ofertas ion alian, kiu povus interesi nespertan esperantiston. Tial mia celo estis prezenti al novaj esperantistoj similspecan enhavon kiel la revuo Esperanto, kun novaĵoj pri la agadoj de UEA, informoj pri la Esperanto-movado, librorecenzoj, anoncoj kaj raportoj pri kongresoj, kaj simile. Tiel mi esperas, ke lernantoj komencos pli bone koni UEA, kaj kompreni kial ĝia pluvivado gravas por la Esperanto-movado. Tio necesas, antaŭ ol ili decidos pagi ne malgrandan kotizon por membriĝi en la asocio.
Laŭ iuj vi ne nur helpas komencantojn, sed ŝatus entute kripligi Esperanton per simpligo. Vi mem antaŭ dek jaroj deklaris: “Poetoj detruas nian lingvon!” En la fama artikolo en la revuo Esperanto vi klarigis ke la literaturistoj portas en Esperanton amason da neutilaj vortoj kiuj malfaciligas la lingvon. Ĉu io ŝanĝiĝis en via opinio?
Ĉu io ŝanĝiĝis en mia opinio? Simpla respondo: Ne.
Mi aldonu, ke mi ne atendis, ke tiu artikolo vekos tiom da ekscito. La homoj ankoraŭ nun citas ĝian titolon. Evidente mi tuŝis nervon.
Vi mem estas verkisto. Via plej fama verko estas la romano La ŝtona urbo el 1999, kiu havas jam kvin eldonojn kaj certan renomon inter la esperantistoj. Ĝia fragmento ĵus aperis en la nova eldono de Baza Literatura Krestomatio, kio igas vian libron parto de la literatura kanono de Esperanto. Ĉu estis malfacile adapti lingvaĵon por ke la tuta libro estu en “facila lingvo”
La libro ne estas en facila lingvo. Ĝi estas en normala Esperanto. Esperanto ja estas facila lingvo, ĉu ne?
Laŭ la vortumo de via demando, vi ŝajne supozas, ke mi subpremas apenaŭ reteneblan deziron uzi vortojn kiel “kurta” kaj “ekspliki”. Mi ne devis adapti mian lingvaĵon; tutsimple, tiuj vortoj ne apartenas al mia vortprovizo, kaj mi sentas neniun bezonon uzi ilin.
La ŝtona urbo aperis ankaŭ en la angla. Ĉu ankaŭ tie vi aparte atentis la lingvaĵon? Ĉu via romano en la angla estas, simile, facile legebla por persono kiu ne parolas la anglan denaske?
Pri ĝia facileco en la angla mi ne povas juĝi. Necesas aldoni, ke eble tiu miskompreno pri mia celo fontas el kultura diferenco inter anglalingvanoj kaj aliaj. En la angla, ideale, ne estas granda diferenco inter la skriba kaj la parola lingvo. Bona stilo laŭ anglalingvanoj estas simpla, klara kaj facile komprenebla, eĉ en literaturaj aŭ sciencaj verkoj. Laŭ mi, homo kiu kapablas klarigi nur per tre malsimplaj vortoj, aŭ celas impresi per sia klereco aŭ malkaŝas konfuzan pensomanieron. La plej brilaj pensistoj ofte sukcesas transdoni siajn ideojn per facile komprenebla lingvaĵo; pensu, ekzemple, pri Galileo kiu ne nur verkis nacilingve anstataŭ en la latina, sed prezentis la plej mondoskuajn sciencajn novaĵojn per dialogo inter tri amikoj.
Rilate al mia verkado en la angla mi ja povas diri, ke mi multe atentas la lingvaĵon. Priskribante okazaĵon aŭ emocion, mi ĉiam strebas elekti la vortojn, kiuj plej precize transdonos tiun sperton al la leganto. Tion oni atingas ne per grandioza literatureca vortnebulo, sed per zorga elekto de la perfekta vorto por plej trafe transdoni al la cerbo de la leganto tion, kion oni havas en la propra cerbo; mi volas, ke la leganto laŭeble vidu la scenon aŭ spertu la emocion ĝuste kiel la rolulo vidas aŭ spertas ĝin.
Verŝajne natura konsekvenco de via vidpunkto estas firma uzo de la ujo-sistemo por landonomoj. Kun via edzo vi energie argumentas por ĝi. Neniu kontribuis al tiu argumentado tiel multe kiel vi, interalie per redakto de la libro Rusoj loĝas en Rusujo. Kial, laŭ vi, la plej gravaj Esperanto-organizaĵoj kaj amaskomunikiloj ne adoptis tiun sistemon kaj ĝi fakte estas uzata nun malpli ofte ol en la pasinteco?
Mi ĉiam insistas pri la ujo-finaĵo, ĉar mi malŝatas la konfuzon, kiu rezultis pro la enkonduko de la finaĵo -io. Tiu konfuzo estas kaŭzata de la fakto, ke -io foje estas finaĵo en si mem, dum en aliaj okazoj -i- apartenas al la radiko (pensu pri paroj kiel Aŭstr-io kaj Aŭstrali-o, Ĉin-io kaj Ĉili-o). Sekve multaj esperantistoj ne komprenas la sistemon.
Se -io populariĝis en Esperanto, tio tre ofte ne estas pro intenca decido, sed simple ĉar aliaj homoj uzas ĝin, kaj pro nekompreno, kiel la sistemo funkcias. Mi ĝojas diri, ke kvankam -io certe estas pli ofta nuntempe, -ujo tamen rekomencas plioftiĝi. Dum Duolingo uzas -io, Lernu preferas -ujo (eĉ antaŭ ol mi mem enplektiĝis!). Antaŭ du monatoj mi instruis en Grezijono, kaj estis kontenta rimarki, ke multaj homoj tie efektive uzas -ujo, certe ne nur por plaĉi al mi!
Alia via ideo estas la Movada Foiro kiun vi iniciatis en la 91a Universala Kongreso en Florenco. Ekde 2006 vi prizorgas la foiron ĉiujare kaj ĝi iĝis jam tradicia, tre ŝatata programero. Kiel vi venis al tiu ideo kaj kiel ĝi evoluis dum la jaroj?
Dum multaj jaroj mi estis aktiva en asocio, kiu okupiĝis pri mamnutrado, kaj mi dufoje iris al ĝia internacia konferenco en Usono. Dum unu vespero, ĉiuj naciaj kaj internaciaj filioj de la asocio devis prezenti sian agadon ĉe vico de tabloj en granda salono. Mi tuj pensis, ke ni povus fari tion ankaŭ ĉe la UK. Nelonge poste okazis la UK en Florenco, kaj ĉar mi estis en la LKK, mi havis okazon por la unua fojo realigi tiun ideon. Ĝi estis tiel sukcesa programero, ke oni volonte akceptis mian proponon refari ĝin la postan jaron, kaj nun mi ĉiujare organizas ĝin, eĉ se mi mem ne iras al la kongreso.
Esperanto certe okupas multan tempon en via vivo. Ĉu vi havas liberan tempon? Se jes, kiuj estas viaj plej gravaj okupoj ekster Esperantujo?
Loĝante nun en Londono mi tre ĝuas la eblecon ofte iri al la teatro kaj ankaŭ viziti ekspoziciojn en muzeoj, artgalerioj kaj en la Brita Biblioteko. Ekzemple mi iris al tre bela ekspozicio ĉe la Nacia Muzeo de Portretoj pri la miniaturaj portretoj, kiuj estis popularaj inter la 16a kaj la 19a jarcentoj. Sed estas tiom da interesaj ekspozicioj, ke mi eĉ ne sukcesas viziti ĉiujn.
Krome mi estas volontulo ĉe Kenwood House (https://en.wikipedia.org/wiki/Kenwood_House), bela domego el la 18a jarcento, kiu situas proksime al mi en norda Londono. Mi iras duonan tagon ĉiusemajne, kaj deĵoras en unu el la ĉambroj, kie mi devas klarigi al vizitantoj pri la historio de la domo kaj pri la pentraĵoj. Tiuj estas kelkaj senstreĉaj horoj, kiam mi tute ne pensas pri Esperanto, kaj tre ĝuas la trankvilan etoson de tiu belega loko.
Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?
Verŝajne surprizos vin scii, ke mia unua elekto estus PIV! – ĉefe se mia restado sur la insulo estus tre longedaŭra. Mi ne senkritike akceptas ĉiun vorton en PIV, sed ĝi donas al la uzanto ĉiujn necesajn informojn por taksi la utilecon de vorto kaj por decidi, ĉu mem uzi ĝin, ĉu ignori ĝin. Se sur la insulo troviĝus ankaŭ bona provizo da papero kaj skribiloj mi povus per ĝia helpo traduki anglalingvan verkon, kiun mi espereble rajtus kunhavi krom la Esperantaj.
Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kriterio por libro, kiun oni kunhavus sur neloĝata insulo, estus ke ĝi estu tre longa kaj enhavoriĉa. Kiom da tagoj aŭ monatoj oni eventuale devus pasigi tie, tute sola? Mi ŝatus ekzemple kunhavi Kalevala. Mi konfesas, ke mi ne legis la tutan verkon, nur kelkajn paĝojn, sed mia longedaŭra restado estus okazo por finlegi kaj detale studi ĝin.
Ĉu ekzistas Milito kaj paco en Esperanto? Mi vidas laŭ Vikipedio, ke ĝi estis tradukita de Ivan Ŝirjaev, sed ke bedaŭrinde la manuskripto malaperis. Kiel granda perdo! Do mi devus kontentiĝi per La mastro de l’ ringoj tradukita de Auld, aŭ La grafo de Montekristo tradukita de Daniel Moirand. Ambaŭ verkojn en Esperanto mi jam legis (kaj ankaŭ recenzis), sed ili estas tiel longaj kaj interne variaj, ke ili certe plenigus multajn horojn sur la insulo. Kiun el la du elekti? Mi vere ne povas decidi!
La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas?
Miaj nunaj agadoj estas jam tiel temporabaj, ke mia sola plano en ĉi tiu momento estas plufari tion, kion mi nun faras: redakti uea.facila, instrui Esperanton, organizi la Movadan Foiron, de tempo al tempo verki recenzon aŭ artikolon. Mi certe ne havas tempon por komenci ion plian!
Aldone al tio, mi devas revizii mian trian romanon La memoraĵoj de Julia Agripina. Post proksimume dekjara laborado, ofte interrompita pro miaj Esperantaj agadoj, mi finfine verkis la lastan scenon (en la angla) antaŭ kelkaj semajnoj. Necesas ankoraŭ poluri ĝian lastan ĉapitron, kaj poste relegi la tutan libron, ĉar verko produktata dum tiel longa periodo certe enhavas ripetojn kaj foje eventuale mankon de kohereco. Post tio komenciĝos du grandaj taskoj: serĉi eldonanton por la anglalingva versio, kaj traduki la tuton en Esperanton. Traduki romanon estas multe pli facila tasko ol verki ĝin, tamen tio certe postulos almenaŭ unu jaron.
En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?
Mi estas maltrankvila almenaŭ pri la estonteco de UEA. Ĝuste tial mi malvolonte decidis forlasi mian preskaŭ finverkitan romanon por dediĉi min al retejo por novaj esperantistoj.
Rilate al la lingvo, tamen, la perspektivo estas multe pli hela. Pro retaj kursoj ni nun eniras novan kaj tre pozitivan fazon kun miloj aŭ eĉ dekmiloj da novaj lernantoj. La demando estas, ĉu ni sukcesos ligi ilin kun la tradicia movado – aŭ, pli precize, ĉu la tradicia movado sukcesos adaptiĝi al la bezonoj kaj interesoj de tiuj novaj esperantistoj.
Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski
Ĉi tiu intervjuo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/