Nova informa kaj instrua projekto en Litovio

Komence de la 2020a jaro en Litovio startis nova informa kaj instrua projekto pri Esperanto. Temas pri komuna projekto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj populara litovlingva novaĵretejo “Mano kraštas” (Mia lando). La projekto konsistas el du partoj:
1. En la retejo ĉiusemajne estos publikigataj lecionoj de Esperanto.
2. En la retejo regule aperos diversa informa materialo pri Esperanto, pri agado de esperantistoj en Litovio kaj eksterlande k. s.

En la reteja menuo estas kreita speciala rubriko de LEA https://www.manokrastas.lt/page/lietuvos-esperantininku-sajunga.
En ĝi jam aperis enkonduka intervjuo pri la projekto kun Povilas Jegorovas, du lecionoj de Esperanto de Gražina Opulskienė, kaj ankaŭ intervjuoj kun ŝi kaj kun Aida Čižikaitė. Ĉiusemajne la kvanto da publikaĵoj kreskos. Aperos novaj lecionoj kaj novaj materialoj pri Esperanto. Komence estos publikigataj intervjuoj kun litoviaj esperantistoj.

LEA jam dum kelkaj jaroj kunlaboras kun “Mano kraštas”. Pro tio en la rubrikon estas metitaj ankaŭ kelkaj ampleksaj artikoloj pri Esperanto-movado aperigitaj en ĉi tiu retejo dum 2018-2019, kaj nun en la Esperanto-rubriko de “Mano kraštas” estas 12 eroj

“Mano kraštas” estas unu el dekkelkaj amaskomunikiloj, kun kiuj LEA kunlaboras. Kutime, en preskaŭ ĉiu el ili kelkfoje dum la jaro aperas gravaj artikoloj pri Esperanto-movado en Litovio. La nuna projekto faras tiun informadon multe pli regula kaj stabila. Krome, la ebleco lerni Esperanton rete en la litova lingvo faras la projekton tre valora.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo De Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/litovio-36

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi