Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2020

La Ondo de Esperanto1. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Isaj Dratwer (1905-1918-1985), juda bakteriologo kaj esperantisto, loĝinta en Ruslando, Pollando kaj Israelo; fondinto (1933) kaj senŝanĝa prezidanto de Varsovia Esperanto-Societo ĝis la invado de Germanio (1939), ĝenerala sekretario de PEA (1947-58), komitatano de UEA (1948-51, 1956-58, 1961-67), prezidanto de ELI (1961-67); aŭtoro de kelkaj lerniloj kaj de libro pri Lidia Zamenhof (1980), kompilinto de la kolekto Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (1970). — Legu pli en NDK, p. 75-76.

3. Antaŭ 70 jaroj mortis Ernest Archdeacon (1863-1908-1950), irland-devena franca advokato, inventisto, mecenato, pioniro de aŭtomobilismo kaj aviado, populariganto de tekniko kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio SFPE, poste UFE (1926-45), kunfondinto (kun G. Warnier, 1928) de la mecenata asocio “Domo de Esperanto”, LKano (1932-38). — Legu pli en NDK, p. 15.

8. Antaŭ 85 jaroj mortis Louis de Beaufront (Louis Eugène Albert Chevreux 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigo de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties organo L’ Espérantiste, reprezentanto de Zamenhof ĉe Hachette (1901-03), aŭtoro de pluraj lerniloj kaj prilingvaj libroj, inkluzive de la unua vera gramatiko de Esperanto Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto (1900); kompilinto de la antologio Esperantaj prozaĵoj (1902); en 1908 forlasis Esperanton kaj aliĝis al Ido, kiun li kunkreis. — Legu pli en NDK, p. 30-31.

12. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Vasilij Jeroŝenko (1890-1910-1952), rusa blinda instruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eroŝenko; vojaĝinto per Esperanto tra kelkaj landoj en kiuj li instruis Esperanton, sekretario de Pekina Esperanto-Asocio kaj docento de Pekina Esperanto-Kolegio komence de la 1920aj jaroj; aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto, rusa, japana kaj ĉina lingvoj. — Legu pli en NDK, p. 84-86.

23. Antaŭ 90 jaroj mortis Hippolyte Sebert (1839-1898-1930), franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, la plej proksima kunlaboranto de Zamenhof; prezentinto de Esperanto en la Franca Akademio de Sciencoj (1901); la unua prezidanto de la Organiza Komitato (poste: KKK) fondita en la 1a UK (1905), fondinto kaj gvidanto de Esperantista Centra Oficejo en Parizo, kunfondinto kaj la unua prezidanto de ISAE (1907), fondinto kaj redaktoro (kun G. Chavet) de Oficiala Gazeto Esperantista (1908-20), la unua prezidanto de Konstanta Reprezentantaro de Naciaj Societoj (1922-23). — Legu pli en NDK, p. 251-253.

29. Antaŭ 80 jaroj en la koncentrejo Palmiry estis murdita Adam Zamenhof (1888-1940), ruslanda, poste pollanda juda oftalmologo kaj esperantisto, filo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof.

30. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Harold Bolingbroke Mudie (1880-1902-1916), angla borsisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de The Esperantist (1903-05), vicprezidanto (1908-12) kaj prezidanto (1912-16) de BEA, unu el la tri ĉeforganizantoj de la 3a UK (Kembriĝo, 1907), kunfondinto de UEA (1908) kaj ĝia unua prezidanto ĝis sia morto. — Legu pli en NDK, p. 207-209.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/januaro-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi