Kongresa rezolucio de la 7a Afrika Kongreso de Esperanto

AfrikoDe la 21a ĝis la 27a de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA (AKE) en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el naŭ landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: “Verdigo de la kontinento Afriko”. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:

1. La Afrika komisiono verku kaj disponigu al la afrikaj esperantistoj modelon de efika varbmetodo. Tiun efikan varbmetodon landaj asocioj kaj kluboj traduku al respektivaj lokaj lingvoj por informado.

2. Afrikaj esperantistoj dediĉu sian tempon kaj energion por plifortigi la varbadon kaj la instruadon de la internacia lingvo.

3. La Afrika Komisiono helpu al lokaj, landaj kaj regionaj organizoj okazigi Esperanto-eventojn.

4. Afrikaj esperantistoj uzu Esperantajn vortojn por nomi siajn projektojn.

5. Afrikaj esperantistoj organizu/partoprenu lokajn lingvofestivalojn/konkursojn.

6. Afrikaj esperantistoj strebu starigi movadon en landoj sen Esperanto-movado.

7. Afrikaj esperantistoj varbu simpatiantojn de Esperanto tiel ke ili fariĝu amikoj de Esperanto.

8. Rilate al UK en Afriko, la kongresanoj aprezis la ideon okazigi UK-n en Afriko por la unua fojo en la horizonto de 2023. Por sukcesi, la kongresanoj petas al la Afrika Komisiono de UEA helpi du landojn respektive en orienta Afriko kaj okcidenta Afriko pretigi klarajn invitproponojn al UEA.

9. La kongresanoj kuraĝigas afrikajn esperantistojn inviti aliajn internaciajn Esperanto-eventojn en la horizonto de 2023, por pli faciligi al afrikanoj partopreni plurajn Esperanto-eventojn.

10. La AMO-seminario estas grava kaj necesa programo por plifortigi la movadon en Afriko. La AMO-seminario okazu almenaŭ unu fojon jare en Afriko kaj estu pritraktitaj (aldone al la programo) kiel subtemoj: lertigado pri verkado de gazetaraj komunikoj, libroverkado, filmfarado, fotado, muziko, ktp.

11. La Afrika Komisiono kaj la estrarano de UEA en Afriko partoprenu en lokaj, landaj, regionaj kaj kontinentaj lingvaj renkontiĝoj.

12. Diverseco de opinioj kaj kulturoj estas bona atuto por la movado. Afrikanoj harmonie kunlaboru por progresigi la movadon sen konsideri niajn personajn konvinkojn.

13. La Afrika Komisiono instigu afrikajn esperantistojn aliĝi al UEA, regule legi la revuon Esperanto kaj la gazetarajn komunikojn kaj partopreni en konkursoj.

Farita en Buĵumburo la 26an de decembro 2019
La 7a Afrika Kongreso de Esperanto

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №821.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi