Mesaĝo de UEA okaze de Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro

GK UEAĈiujare, la 10an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Fundamenta al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj enskribita en ties Ĉarton estas respekto de homaj rajtoj kaj la rajto de ĉiuj homoj vivi siajn vivojn en libereco kaj digno. Artikolo 1.3 de la Ĉarto aludas al celado“antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.”

Homrajta Tago estas aparte grava al nia Asocio, Universala Esperanto-Asocio, pro du kialoj.

Unue, ĝi memorigas nin, ke, jam en la jaro 1947, la nova statuto de nia Asocio enhavis deklaron, ke respekto de homaj rajtoj estas necesa kondiĉo por nia laboro kiel neregistara organizaĵo. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi restas esenca elemento en nia laboro.

Due, Homrajta Tago okazas kvin tagojn antaŭ Zamenhof-Tago, la 15a de decembro, la tago en kiu la fondinto de la Internacia Lingvo Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis en 1859. Niaj lokaj kaj naciaj kunlaborantoj ofte festas la Tagon de Homaj Rajtoj kaj Zamenhof-Tagon samtempe, emfazante la ligon inter la streboj de Zamenhof favore al internacia interkompreniĝo, unuflanke, kaj la rekonado de universalaj homaj rajtoj, aliflanke.

La alvoko de la Ĉarto de UN pri “respekto al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio” memorigas nin, ke netolero de lingvaj diferencoj ofte formas la radikojn de ksenofobio kaj povas provoki perfortajn konfliktojn. Pro tio nia Asocio alvokas al respekto de ĉies lingvoj kaj antaŭenigas la Internacian Lingvon Esperanto kiel ponton trans lingvaj diferencoj.

Okaze de Homrajta Tago 2019, ni alvokas al respekto por lingva malsameco, por ĉies rajto uzi la propran lingvon kaj por klopodoj trovi pontojn inter lingvoj, kiuj favoras egalecon, toleremon, kaj pacon.

Por festi la 75-jariĝon de Unuiĝintaj Nacioj, el kiu naskiĝis la tutmonda organizita agado por antaŭenigo de la universalaj homaj rajtoj, nia Asocio elektis kiel temon por sia tutmonda kongreso en 2020 la jenan: “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Prelegoj kaj diskutoj okazos dumkongrese, helpe de kompetenta teamo de aktivuloj kaj fakuloj pri la temo, sub la gvido de Humphrey Tonkin, iama prezidanto de UEA kaj nuntempe ĉefa motoro de la rilatoj inter UEA kaj UN. Ankoraŭ estas tempo (ĝis la fino de decembro) por aliĝi je plej favoraj prezoj. Montrealo fariĝos ĉefurbo de la monda esperantistaro de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2019. Pli da informoj kaj ligoj al la reta aliĝilo troveblas ĉe antaŭa Gazetara Komuniko https://uea.org/gk/835a1.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №837.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi