Opinioj de niaj legantoj

OndoResponde al la informo pri la baldaŭa ĉeso de La Ondo de Esperanto, publikigita en la oktobra eldono, venis pluraj mesaĝoj. Parton de ili ni aperigas ĉi-sube laŭ la alfabeta familinoma ordo.

 

Mi ege bedaŭras pro la baldaŭa malapero de “La Ondo”. Ĝi estis grava parto de Esperanto-vivo – mia, tut-ruslanda, eĉ tutmonda. La revuo mem estis ĉiam bonkvalite farita kaj interesega. Tamen mi komprenas la kialon. Certe, necesas gardi la vidkapablon kaj ŝpari tion, kio restis. Resaniĝon al vi, al viaj okuloj, kara Aleksander – almenaŭ tiom, kiom eblas. Sed ĉu vere ne eblas preni iun personon, laboreman kaj fidelan al la ideo, kiu farus ĉeekranan laboron anstataŭ vi? Estas tre bedaŭrinde.

Ikar A. Akimenko (Ruslando)

Plej verŝajne la “Ondo” estas tiu revuo kiu plej liveris kontraŭ malpli da mono. Mi havas nur vortojn de danko kaj admiro por la redakta skipo, modela multflanke, inkluzive de profesiaj kaj amikemaj rilatoj kun ties kunlaborantoj. La perdo enormas. Bonŝance restas al ni la riĉa arĥivo daŭre esplorebla kaj ĝuebla. Respektante vian decidon, mi deziras al la Onda paro sukcesojn en iliaj ontaj projektoj.

Xavi Alcalde (Katalunio, Hispanio)

 

Dankante pro la antaŭantaŭlasta “Ondo”, mi kiel leganto/abonanto el Magdeburgo, volas esprimi mian senliman admiron al via giganta longjara konstanta laboregado por kaj per Esperanto!!! Mi deziras al vi ambaŭ ĉion plej bonan kaj al vi, Aleksander, ĉefe bonan sanon, reboniĝon de via vidkapablo! Atentu pri via sano, ĝi estas la plej valora, kion ni havas!

Do, fartu bone, vi ambaŭ.

Dieter Dungert (Germanio)

 

Eĉ se mi bedaŭras la novaĵon, mi ne povas ne agnoski tion, ke tia estas la vivo. Kaj danki vian netakseblan laboron.

Luís Ladeira (Portugalio)

 

Kvankam mi jam sciis, ke ĉi tiu jaro estos la lasta de la OdE, la kruda sciigo kun la foto de vi du kun la libroj laste eldonitaj tre profunde min tuŝis, same kiel la sciigo pri malboniĝo de vidkapablo. Mi ĉiam aprezis vian multflankan agadon, kaj LOdE estis ĉiam mia preferata informa revuo, tiel plena de movado diversloka kaj kulturo respekta al ĉiuj. Kun ĝia fermiĝo fermiĝas historia periodo.

Mi estis tre proksima al vi kiam Halina misfartis, mi volonte iom helpetis en la redaktado de NDK (tro malavare min vi listigis en la redaktan komitaton), mi estos daŭre proksima en via agado venonta. Mi ĝojas, ke mi ekkonis Halinan en Lillo, kun Aleksandro eble mi apenaŭ interkruciĝis, mi ne konscias pri tio.

Espereble ni ankoraŭ renkontiĝos, vi estas ankoraŭ junaj, mi jam delonge ne plu (NDK perfidas mian aĝon…).

Kun granda, tre granda danko pro ĉio, kion vi faris “en la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas”.

Carlo Minnaja (Italio)

 

Kun multe da bedaŭro mi legis, ke “La Ondo” baldaŭ ĉesos aperi. Tre trista novaĵo. Via gazeto ja estas firma ero en la Esperanto-kulturo. Sed mi komprenas vian decidon. La aĝo kaj la sano estas superfortoj, kiuj decidas pri ĉio.

Mi deziras al vi ambaŭ ĉion bonan, kaj esperas, ke vi ne malaperos el la movado.

Paul Peeraerts (Belgio)

 

Mi tre bedaŭras pro la novaĵo. Mi estas fiera, ĉar iam mi korespondadis kaj kunlaboris kun vi. Mi dezirus ke vi trovu kunlaborantojn en Rusio por daŭrigi vian laboron… kaj sukceson.

Roberto Sartor (Argentino)

Koran dankon pro via senlaca laboro dum la multaj pasintaj jaroj! Mi tre bedaŭras, ke vi devas ĉesigi la eldonadon de LOdE. Sed mi ankaŭ bone komprenas, ke tiu senĉesa laboro lacigas viajn okulojn, kaj ne estas bona por la sanstato, se daŭrus ĉiame. Do, mi dankas al vi kaj deziras al vi ĉion bonan, iom pli da ripozo kaj pliboniĝo de via okula vidpovo kaj via sanstato entute. Provu malgraŭ ĉiuj eblaj malfacilaĵoj tamen ĝui la vivon kaj fartu bone!

Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio)

 

La informo pri la ĉeso iom tristigas min – ja via magazino estis daŭra ligo kun via mondoparto. Sed gratulon pro tio, ke vi tiel longe faris la laboron. La okuloj de AlKo ĝuu iom da ripozo.

Trevor Steele (Aŭstralio)

 

Mi tre bedaŭras, ke tiu elstara revuo ĉesos plu aperadi. Ke ne troviĝas daŭriganto montras, kiel eksterordinara homo vi estas kune kun Halina.

Lenke Szász (Rumanio)

 

Jubileo? Stranga jubileo… jubileo kun larmoj…
Simple: eternan dankon por la gigantega, mirakla tasko, kiun vi faris sur ĉiaj kampoj.
Kun granda malĝojo kaj deziro de kvieta ripozo plej meritita

Jean-Luc Tortel (Francio)

 

Mi ja bedaŭras tiun fakton sed komprenas vian decidon kaj dankas vin du pro via enorma, daŭra kontribuado informa, eduka kaj kultura. Mi memoras ke antaŭ kelkaj monatoj vi menciis en iu mesaĝo, ke vi sukcesis pensiiĝi, kio ja estas trankviliga koncerne vian materian estontumon.

José Antonio Vergara (Ĉilio)

 

Kun granda konsterno mi ricevis la informon, ke “La Ondo de Esperanto” ĉesos aperi. Tio estas por mi vera malĝojo. “La Ondo” fariĝis parto de miaj regulaj legaĵoj. Ĝi certe estas unu el la plej riĉenhavaj, modelaj revuoj pri nia movado, pri nia kulturo. Mi komprenas, ke sanproblemoj kaj laceco malebligas al la nunaj administranto kaj redaktanto daŭrigon de tia giganta laboro. Sed mi apenaŭ povas kredi, ke ne troviĝas en la mondo skipo, kiu povus alpreni la taskon! Ĉar fakte temas pri granda perdo! Eĉ se provizore oni malgrandigus la revuon ĝis restabiliĝo, tamen oni devus konservi tian gravegan informilon!

Ĉu vere nia movado estas nuntempe tiel malforta, ke ne aperos anstataŭantoj? Aŭ la brilo de la nunaj prizorgantoj de “La Ondo de Esperanto” timigas eventualajn kandidatojn?… Mi ankoraŭ kovas en mia nesto la esperon, ke nia kara “Ondo” ne malaperos!”

Paulo Sérgio Viana (Brazilo)

 

Kvankam jam la 4an de oktobro mi legis en via mesaĝo, ke vi ne plu eldonos tiun mirindan revuon post decembro, mi nur hieraŭ lernis la detalojn de la kialo de tiu decido. Mi bedaŭras la malaperon de tiu komunikilo, sed mi komprenas viajn kialojn.

Mi certas, ke vi, Alko, malgraŭ viaj vidmalfacilaĵoj, estos daŭre aktiva intelekte kaj esperantiste. Aliflanke, vi bezonas kaj meritas raciigi vian tempouzon. Mi tamen esperas, ke ni daŭrigos nian agrablan kaj taŭgan interparoladon.

Pedro Zurita (Hispanio)

 

Ni dankas ĉiujn, kiuj skribis al ni, inkluzive de tiuj kies vortoj ne estas publikigitaj ĉi tie, kaj tiujn, kiuj reagis en la reto. Pri la estonteco de nia ĵurnalista agado vi povos legi en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto, kiu aperos la 30an de decembro.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi