Du datrevenoj en Litovio

Jegorovas

Jam dum sesdek jaroj meze de decembro en Kaŭno okazas la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ekde 1988 samtempe kaj samloke okazas ankaŭ jarkongresoj de Litova Esperanto-Asocio (LEA), refondita en 1988.

Ĉi-jare ambaŭ aranĝoj okazis la 14-15an de decembro kun entute 110 esperantistoj el 16 urboj de Litovio, tri gastoj el Latvio kaj du el Ruslando. La programo estis forte stampita de du gravaj datrevenoj – la 160a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj la 100a datreveno de la fondo de LEA.

La 55an kongreson de LEA komencis enkonduka parolado de ĝia prezidanto Povilas Jegorovas. Poste li skize prezentis la agadon de Litoviaj esperantistoj dum ĉi tiu jubilea jaro. La jaro estis sukcesa kaj rezultodona. La agado ĉefe evoluis laŭ jenaj kvar direktoj:

1. Organizado kaj efektivigo de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevėžys.
2. Migrado de la Zamenhofa ekspozicio tra pliaj urboj de Litovio.
3. Diversaj aranĝoj lige kun la 100-jariĝo de LEA.
4. Diversaj aranĝoj lige kun la 160-jariĝo de Zamenhof.

Pri BET-55 jam estis publikigitaj multaj materialoj. Necesas nur substreki, ke ankaŭ BET, unuafoje okazinta en 1959, festis sian 60-jariĝon en Panevėžys kaj estis dediĉita al la 100-jariĝo de LEA. BET-55 estis rekorda kvante kaj kvalite. En Litovio aperis pli ol 30 artikoloj pri BET en tutlandaj amaskomunikiloj. Eksterlande pri ĝi aperis pli ol 20 publikaĵoj. Ankaŭ la interna informado estis tre intensa – en la retejo de BET-55 aperis pli ol 180 diversaj informoj. Ĉi-jare estis enkondukitaj kelkaj novaĵoj, ekzemple, la unuan fojon estis eldonita tre utila kaj enhavoriĉa Libro por BET-ano, estis organizita urbestra akcepto ne nur por invititoj, sed por ĉiuj partoprenantoj, en la programo de BET estis Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de AIS.

La 100-jariĝo de LEA estis menciita en pluraj publikaĵoj enlande kaj eksterlande. En Litoviaj tutlandaj amaskomunikiloj aperis pli ol 20 ampleksaj artikoloj pri la pasinta kaj nuna agado de LEA. Septembre en Veisiejai okazis speciala kunveno por soleni la asocian jubileon. Ampleksaj artikoloj kaj studoj pri ĝi aperis en Almanako Lorenz 2019, Libro por BET-ano, La Ondo de Esperanto kaj aliloke. Laste en la ĵus aperinta biografia skizo Zamenhof de Aleksander Korĵenkov suplemente aperis du historiaj artikoloj de Vytautas Šilas kaj ĝenerala artikolo de Povilas Jegorovas.

La 160-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estis digne menciita en Litovio. En Litoviaj tutlandaj amaskomunikiloj aperis pli ol 20 ampleksaj publikaĵoj pri la kreinto de Esperanto kaj pri Esperanto en Litovio ĝenerale. Speciale por la jubileo LEA kunlabore kun Monda Centro de Litovoj eldonis la biografian skizon pri Ludoviko Zamenhof, verkitan de Aleksander Korĵenkov, en la litova lingvo. Ĝi estas la sepa libro pri Zamenhof, eldonita en la litova lingvo. Ankaŭ pri ĝi vaste informis amaskomunikiloj.

Parolante pri la informado pri Esperanto por neesperantista publiko necesas mencii multajn publikaĵojn en nacilingvaj amaskomunikiloj okaze de ĉiuj gravaj eventoj kaj datrevenoj de la movado. Entute aperis pli ol cent diversaj publikaĵoj. Krome, okazis multaj mencioj en radio kaj televido. Litova naca televido preparis kaj oktobre disvidigis apartan duonhoran programon pri Esperanto en la ĉiusemajna elsendo Daiktų istorijos. LEA intense kunlaboras kun 15 gazetoj kaj novaĵretejoj de Litovio, kiuj regule informas pri esperantista agado en Litovio.

Internaciaj ligoj de Litoviaj esperantistoj estis intensaj. Pli ol 20 litovianoj partoprenis la 104an UK en Lahtio. La ensemblo Asorti koncertis tie. Oni partoprenis ankaŭ en multaj aliaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj. Tre bona kunlaboro daŭras kun esperantistoj de Kaliningrado.

Kunlabore kun LEA dum 2019 en Litovio estis eldonitaj kvin libroj: la Kaliningrada Sezonoj eldonis Bazan Literaturan Krestomation. Krome, aperis Libro por BET-ano kaj gvidlibreto pri Panevėžys. La Moskva Impeto aperigis libron de IKU kaj de SUS. Kaj jarfine aperis la jam menciita libro pri Zamenhof.

Okazis ĉiuj tradiciaj esperantistaj aranĝoj en Litovio inkluzive de la ĵurnalista seminario en Aukštadvaris.
Esperanto-instruado okazas en Vilno, Šiauliai, Mažeikiai.
El la kluba agado menciindas tiu en Panevėžys, Jurbarkas, Šiauliai.
Lernantoj en Vilno kreis dokumentan filmon pri Zamenhof kaj Veisiejai.
La interna informado estas tre bona. Ekde 1996 funkcias la retejo de LEA, ekde 2000 funkcias la dissendolisto de Litoviaj esperantistoj, ekde 2012 funkcias Facebook-grupo de LEA.

Fine de sia parolado la prezidanto de LEA enmanigis dankfoliojn al dudek Litoviaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare havis aĝjubileojn. Dankfolioj estis enmanigitaj ankaŭ al Halina Gorecka el Kaliningrado pro la multjara efika kunlaboro kaj okaze de ŝia antaŭnelonga jubileo kaj al Aleksander Korĵenkov pro lia aktiva agado en la organiza komitato de BET-55.

Kaŭno 2019

Sekvis alparoloj de kelkaj partoprenintoj. Per tio la 55a kongreso de Litova Esperanto-Asocio finiĝis.

Post la tagmanĝo, senpaga por ĉiu partoprenanto, komenciĝis Zamenhof-Tagoj 2019.

ZamenhofOkaze de la 100-jariĝo de LEA Vytautas Šilas prelegis pri la temo “Homoj, kiuj kreis Litovan Esperanto-Asocion”. Sekvis prezento de la libro Zamenhofas: biografinė apybraiža de Aleksander Korĵenkov. Pri la libro parolis ĝia aŭtoro Aleksander Korĵenkov, la tradukinto al la litova lingvo Rimas Šuopys, la kompilinto de la libro Povilas Jegorovas. Eblis aĉeti la libron kun granda rabato kaj ricevi aŭtografojn de la aŭtoro kaj tradukinto.

Halina Gorecka anoncis la nomon de ĉi-jara “Esperantisto de la Jaro” – ĉi tiun honoran titolon ricevis Anna Löwenstein el Britio.

Aleksander Korĵenkov kun la helpo de Halina Gorecka gvidis la kvizon “Zamenhof kaj lia tempo”. La premiojn gajnis Margarita Želve el Rigo kaj Gražina Opulskienė el Mažeikiai.

Kvizo

Aleksander Korĵenkov enmanigas libropremion al Gražina Opulskienė (Foto de Gražvydas Jurgelevičius)

La tagon finis koncerto de Valdas Striužas kaj Jurgita Umaraitė. Sonis kantoj en Esperanto, itala kaj litova lingvoj.

Kaŭno

Dimanĉe restintoj vizitis la tombon de la unua prezidanto de LEA Aleksandras Jakštas-Dambrauskas apud la katedralo de Kaŭno.

Dum la semajnfino eblis aliĝi al sekvont-jaraj Esperanto-kongresoj, aĉeti librojn en riĉa libroservo, pagi membrokotizojn de LEA kaj UEA k. s. Al BET-56 en Jelgava (Latvio) aliĝis 30 personoj, kelkaj personoj aliĝis al la 105a UK en Montrealo kaj al la 93a SAT-kongreso en Bjalistoko.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de LEA

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/12/litovio-35

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi