Anna Löwenstein: la Esperantisto de la Jaro 2019

LöwensteinLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017) kaj Hori Jasuo (2018).

En 2019 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 22a fojo. Ĉi-jare 15 kandidatigantoj proponis 20 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Anna Löwenstein – 8 voĉoj
Barbara Pietrzak – 6 voĉoj
Bernhard Tuider – 5 voĉoj
Halina Gorecka – 4 voĉoj
Anna Striganova – 3 voĉoj

Du kandidatoj ricevis po du voĉojn, kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Anna Löwenstein, 68-jara brita verkistino, aŭtoro de originalaj romanoj kaj noveloj en Esperanto estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2019. En 2006 ŝi iniciatis la Movadan Foiron kadre de la 91a Universala Kongreso en Florenco kaj ekde tiam prizorgas ĝin en ĉiu UK. Fine de 2018 ŝi iniciatis kaj ekredaktis la retejon uea.facila.org, en kiu aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi enmovadiĝon de tiuj, kiuj eklernis la lingvon per Duolingo kaj aliaj retaj kursoj.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2019 Anna Löwenstein, kiu estas la kvara virino ricevinta ĉi tiun honoran titolon!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario

Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2019

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto, akademiano
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, akademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): vicprezidanto de UEA, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero
Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAOEM
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

Sekretario

Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)

Legu pli multe pri la projekto La Esperantisto de la Jaro http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/12/jaro-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi