Zamenhoffesto en Berlino

Berlino

Berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj ankaŭ en la jaro 2019 invitis al Zamenhoffesto al la Oranĝerio – la civitana renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg en Berlino. Jam temas pri fiksa adreso de niaj aranĝoj. Ĉi-foje ni celebris la 160an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof kaj la Tagon de la Esperanto-libro la 14an de decembro.

Al la Zamenhoffesto venis ĉirkaŭ 60 personoj. Denove venis polaj geamikoj el Szczecin kaj Zielona Góra, sed ankaŭ el la regiono de Lublin kaj Silezio, el Moskvo – kaj eĉ el la fora Brazilo venis kvar homoj. La ”eksteraj” gastoj estis petataj saluti la ĉeestantojn. Krome menciindas la ĉeesto de amikoj de la planlingvo Ido.

Okaze de la tradicia festprelego Ralf Fröhlich ricevis la bonŝancon prezenti sian unikan projekton en la iama stacidomo de la vilaĝo Halbe. Ĝia nomo estas “Esperanto-stacio”. Tie jam okazis pluraj aranĝoj kaj kursoj, kaj laboremuloj povis renovigi la konstruaĵon, kiu cetere havas interesan najbaron, nome unu el la tielnomataj “Imperiestraj Stacidomoj”. Ekzistas fruktedona kunlaboro, kiel mi mem spertis.

Ankaŭ okazis pluraj interesaj prezentaĵoj de en- kaj eksterlandaj amikoj. Parte proponoj venis lastmomente, kaj estis malfacila tasko doni tiujn al la programo, ĉar unuafoje nia aranĝo okazis nur inter la 15a kaj 19a horoj (minimume laŭ plano).

Fritz Wollenberg prezentis la ekspozicion pri la dekjariĝo de la Zamenhofparko, kiu situas en la Berlina urbodistrikto Lichtenberg. Estis la lasta tago de tiu tre interesa ekspozicio en la konstruaĵo Oranĝerio. Pro tio Wollenberg invitis al gvidado.

Aleksandro Zdechlik, kiu ĝis majo 2019 estis la prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio, prezentis impresoriĉajn bildojn kaj tekstojn pri la biografio de Zamenhof kaj krom tio pri germanoj kaj ties rilatoj al Bjalistoko.

Philipp Sonntag prezentis memfaritan poemon pri bestoprotektado en Esperanto kaj en la germana lingvo.

Ronald Schindler invitis al la pollanda-germana-fervojista Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto 2020 kaj la sekvonta semajno en la “Duobla urbo” Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice. La ĉeestantoj ricevis informojn pri la historio, kongresejoj kaj tranokteblecoj.

Ne mankis koncerteto. Ĉi-jare ni sukcesis inviti triopon, kiu konsistis el Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren kaj – kiel surpriza gasto – Alena Adler el Usono. Tre altkvalite ili prezentis originajn kaj tradukitajn kantojn, parte el mondkonataj muzikteatraĵoj.

Niaj junaj brazilaj gastoj el Rio-de-Ĵaneiro kaptis la bonŝancon prezenti la Esperanto-movadon en Brazilo kaj invitis al diversaj interesaj aranĝoj en tiu grandega lando.

Halina el Szczecin instigis la partoprenantojn al kantado en Esperanto kaj en la pola lingvo. Por sia programero ŝi pertrajne kunportis tre pezan akordeonon.

Dum la tuta aranĝo okazis la jam tradicia kafumado, la unika libroservo de Johano Pachter kaj la jam menciita ekspozicio pri la Zamenhofparko.

Multan dankon al ĉiuj kunagintoj kaj helpintoj por ornami la salonon.

La sekvontan Zamenhoffeston ni jam fiksis en la sama salono por la 19a de decembro 2020. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronald Schindler

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/12/germanio-11

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi