Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2019

La Ondo de Esperanto2. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-1954- ), brita kaj usona filologo, prezidanto de TEJO (1969-71) kaj de UEA (1974-80, 1986-89), reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko, kunfondinto kaj nuna prezidanto de ESF (1968), la unua redaktoro de Kontakto (1963-66), (ĉef)redaktoro de Language Problems and Language Planning (1984-2013), aŭtoro de Lingvo kaj popolo (2006) kaj de aliaj libr(et)oj en/pri Esperanto. Tonkin tradukis en Esperanton du librojn de Ŝekspiro (Henriko Kvina, 2003; La vintra fabelo, 2006) kaj tradukis el Esperanto en la anglan du verkojn de T. Soros (Maskerado, 2000; Modernaj Robinzonoj, 2010) kaj la verkon de U. Lins La danĝera lingvo (2016-17). Membro de Akademio de Esperanto (1983- ), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1995), Honora prezidanto de TEJO (1971). – Legu pli en NDK, p. 282-285.

10. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Heinrich August Luyken (1864-1904-1947), germania kaj brita komercisto; sekretario (1922-26) kaj prezidanto (1926-28) de KELI; aŭtoro de kvar Esperanto-romanoj: Paŭlo Debenham (1912), Mirinda amo (1913), Stranga heredaĵo (1922), Pro Iŝtar (1924). – Legu pli en NDK, p. 183-184.

15. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (1859-1887-1917), ruslanda juda okulkuracisto; aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto (La) Esperantisto (1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo, nomita de siaj samtempaj esperantistoj “La Majstro”. Lia poemo La Espero estas la himno de Esperanto. – Legu pli en NDK, p. 304-306.

15. Antaŭ 90 jaroj mortis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; kunfondinto kaj la unua prezidanto (1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909), aŭtorino de Sableroj (1911). – Legu pli en NDK, p. 123-124.

15. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Sergio Pokrovskij (1949-1980- ), ruslanda komputikisto; konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto kaj Monato; membro de Akademio de Esperanto (1995- ), direktoro de la Akademiaj sekcioj “Faka lingvo” (2014-15) kaj “Gramatiko” (2015- ); aŭtoro de Komputika leksikono (1995) kaj Lingvaj respondoj (1999), tradukinto de La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov (1991); laŭreato de OSIEK-premio (2008).

17. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Ferdinand Eisen (1914-1932-2000), estona pedagogo kaj filozofo, ministro de klerigo de Estonia SSR (1960-80); enkondukinto de Esperanto kiel fakultativa studobjekto en estoniaj lernejoj; prezidanto de Estonia Filio de ASE (1980-88) kaj de EAE (1988-91), honora membro de EAE (1992).

21. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo; prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de IEL (1936-47), aŭtoro de Naŭlingva etimologia leksikono de la lingvo Esperanto (1907), Vocabulaire de poche français-Esperanto (1932) kaj Militista vortareto (1955). Membro de Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1934-57), Honora Prezidanto de UEA (1947-61). – Legu pli en NDK, p. 28-29.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/12/decembro-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi