UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko

UneskoLa 40a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12a ĝis la 27a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj.

Niaj delegitoj Barbara Despiney, François Lo Jacomo, Gilles Tabard, Julien Enselme kaj Renée Triolle faris sian eblon por lobii ĉe naciaj delegitoj en la salonoj, koridoroj, ĉemanĝe. Konstateble estas, ke la pli maljunaj scias pri la internacia lingvo, aliaj kun intereso aŭskultas pri ĝi, ĝiaj valoroj por justa komunikado aŭ volas aŭdi, kiel ĝi sonas, des pli pro tio, ke malgraŭ la ses oficialaj lingvoj regis la angla. Eĉ belga reprezentantino parolis angle, “ĉar la plimulto de la administraj dokumentoj estas nur en la angla”. Tio evidentiĝis dum debato pri “Malfermita scienco”, kiam estis proponita surekrane la rezolucio pri tiu temo en la angla kaj la franca; sekve ankaŭ Rusio kaj arabaj landoj komentis aŭ proponis en la angla, ne en siaj lingvoj. En la Pleno aŭdiĝis la portugala el la buŝo de delegitoj el Portugalio, Brazilo, Angolo kaj Orienta Timoro, kaj hinda el la buŝo de Hinda Unio. Klare sentiĝis la “imperiismo” de uzataj lingvoj, kiam delegito de Ukrainio “atakis” Rusion … en la hispana! Nur asocio de sciencistoj citis lingvo-diskriminacion en la debato pri “Malfermita scienco” kiam la politiko estas lasi neniun flanke, t. e. virinoj kaj handikapitoj, neniam minoritatoj, eĉ dum tiu Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La NRO-j disponis pri salono por lasi dokumentojn, renkontiĝi, informiĝi. Duan jaron sinsekve, UEA rajtis alparoli la Plenon. Pro foresto de junuloj, tion faris Lo Jacomo nome de UEA. Lia interveno estas videbla ĉe https://www.facebook.com/ngounesco, bela pruvo, ke UEA estas konsiderata kaj bone taksata de la Ligkomitato Unesko-NROj.

Ni kontaktis diversajn delegaciojn por peti ilian subtenon por nia plua paŝo post eldono de Kuriero de Unesko: la agnosko de Esperanto kiel nemateria monda heredaĵo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №836.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi