Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2019

Nia diligenta kolegaro[Ĝi estas afiŝo №2000, aperinta en La Balta Ondo ekde la ekfunkcio de ĉi tiu retejo en la 2010a jaro.]

2. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de M. Cervantes, 1977; Boule de suif de G. Maupassant, 1982; D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde de R. Stevenson, 1985; La familio de Pascual Duarte de C. J. Cela, 1985; Sentempa simfonio: Poem-antologio hispana, 1987; Norda odiseado kaj aliaj rakontoj de J. London, 1988; Drolaj rakontoj de H. Balzac, 1989; Cent jaroj da soleco de G. García Márquez, 1992; La oldulo kaj la maro de E. Hemingway, 1996 k.m.a.); aŭtoro de Pri Esperanta tradukarto (1979), Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas (1982), Pri literatura kritiko (1984), Gran Diccionario Español-Esperanto (2003). Kunaŭtoro de Literatura Manifesto ’87, laŭreato de la OSIEK-premio (1997, pro la traduko de Cent jaroj da soleco), honora membro de UEA (1993). — Legu pli en NDK, p. 70-72.

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Ernfrid Malmgren (1899-1923-1970), sveda oficisto, instruisto kaj esperantisto; sekretario (1931-40) kaj prezidanto (1945-48) de SEF, fondinto (1929) kaj prezidanto (1929-39) de Esperanta Turista Asocio, estrarano de UEA/IEL (1934-56), vicprezidanto de IEL (1938-47) kaj la unua prezidanto de la reunuigita UEA (1947-56); kunaŭtoro (kun H. Seppik) de la populara lernolibro Sistema kurso de Esperanto (1932); Honora Prezidanto de UEA (1962). — Legu pli en NDK, p. 190-191.

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Ivo Lapenna (1909-1928-1987), kroata kaj brita juristo kaj esperantisto, unu el la plej elstaraj organizantoj de la Esperanto-movado, kromnomata “konstruinto de la moderna UEA”, ĝenerala sekretario (1955-64) kaj prezidanto (1964-74) de UEA, kunfondinto de ICNEM kaj ties sola prezidanto (1980-87), fondinto de la konceptoj “aktiva neŭtraleco” kaj “humaneca internaciismo”, aŭtoro de Retoriko (1950), Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo (1952), La internacia lingvo: Faktoj pri Esperanto (1954), Elektitaj paroladoj kaj prelegoj (1966), Esperanto en perspektivo (kun U. Lins kaj T. Carlevaro, 1974), Hamburgo en retrospektivo (1975), Juraj terminologiaj problemoj (1987), Kritikaj studoj defende de Esperanto (1987) k. a. — Legu pli en NDK, p. 168-171.

6. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Bill “William” Auld (1924-1937-2006), skota instruisto kaj esperantisto, kies kontribuo al la Esperanto-kulturo estas nesupertaksebla. Membro (1964-83) kaj prezidanto (1979-83) de la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA (1977-80), prezidanto de la Ea PEN-Centro (1999-2002). Redaktoro de Esperanto en Skotlando (1949-55), Esperanto (1955-58, 1961-62), Monda Kulturo (l962-63), Norda Prismo (1968-72), La Brita Esperantisto (1973-2000) kaj Fonto (1980-87). Kompilinto kaj redaktoro de Angla Antologio (kun R. Rossetti: Vol 1, 1957; Vol. 2, 1987), 25 jaroj (kun V. Benczik, 1977), Esperanta Antologio (1958, 1984), Nova Esperanta Krestomatio (1991) k. a. Aŭtoro de ses poemaroj: Spiro de l’ pasio (en Kvaropo, 1952), Unufingraj melodioj (1960), Humoroj (1969), Rimleteroj (kun M. Boulton, 1976), El unu verda vivo (1978), En barko senpilota (1987) kaj de la longa poemo La infana raso (1956) taksata kiel la ĉefverko de la Esperanta literaturo. Tradukinto de la plena sonetaro de Ŝekspiro, trivoluma verkego La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien, libroj de Burns, Cabell, Conan Doyle, Omar Kajam, Wilde k. a. Aŭtoro de nefikciaj libroj: Paŝoj al plena posedo (1968), Facetoj de Esperanto (1976), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), Vereco, distro, stilo (1981), Kulturo kaj internacia lingvo (1986), La fenomeno Esperanto (1988), Pajleroj kaj stoploj (1997) k. a. La unua laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro (1998). Laŭreato de la premio Onisaburo Deguchi (1995) kaj Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (2000); plurfoja kandidato por la literatura Nobel-premio. — Legu pli en NDK, p. 16-18.

6. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Halina Gorecka (1959-1979- ), sovetunia kaj ruslanda komputistino, socia aktivulino kaj esperantistino. Sekretario de REA (1992-94), estrarano (1994-97) kaj vicprezidanto (1994-95) de REU, peranto kaj kongresa peranto de UEA por Ruslando (1995- ). Redakciano de la almanako Sezonoj (1984-89), redaktoro de Ekzakte (kelkfoje dum 1982-2001) kaj Ruslanda Esperantisto (1991-2001), redakciano de La Ondo de Esperanto (1991-2019), kunfondinto kaj kungvidanto de Radio Esperanto (2008- ), direktoro de Kolektiva Esperanta Biblioteko (1982-98), Urala Esperanta Arkivo (1992-98) kaj Urala Libro-Servo (1982-2001). Kune kun sia edzo A. Korĵenkov eldonis 121 librojn en/pri Esperanto, kunaŭtoro de Esperanto en Ruslando (2000) kaj Nia diligenta kolegaro (2018), aŭtoro de pli ol mil artikoloj kaj recenzoj en/pri Esperanto; Laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (2010) kaj de OSIEK-premio (2019).

8. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis István Nemere (1944-1962- ), hungara verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de ĉ. 700 libroj en la suma eldonkvanto pli ol 12 milionoj da ekzempleroj, inter kiuj estas 19 romanoj kaj tri novelaroj verkitaj en Esperanto. Kunfondinto (1991) kaj prezidanto (1991-99, 2002-04) de Esperanta PEN-Centro. Kvar liaj libroj ricevis la premion “La Verko de la Jaro”: La blinda birdo (1983), La monto (1985), La alta akvo (1986), Krias la silento (2002). — Legu pli en NDK, p. 213-214.

16. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Cecil “Tiny” Goldsmith (1889-1907-1972), brita komercisto kaj esperantisto; ekde 1926 ĉefa Esperanto-agando en Britio kiel administranto/sekretario de BEA, sekretario de tri UKoj en Britio (1930, 1938, 1949), direktoro de UEA/IEL (1936-47), ĝenerala sekretario de UEA (1947-54), redaktoro de Esperanto Internacia (1940-1947). Kunfondinto (1928) de la eldonejo The Esperanto Publishing Company Ltd, kiu eldonis pli ol cent Esperanto-librojn; tradukinto de la romano Murdo en la orienta ekspreso de A. Christie (1937). — Legu pli en NDK, p. 105-106.

19. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Maurice Rollet de l’Isle (1859-1903-1943), franca hidrografo, mararmeano (admiralo) kaj esperantisto; prezidanto de ISAE (1922-26), membro (1933-43) kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto (1933-37), direktoro de la Akademia sekcio de kontrolo (1934-39), ĉeforganizanto de konferenco por uzado de Esperanto en sciencoj (Parizo, 1925); aŭtoro de Provo de Marista Terminaro (1908), Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (1911), Cours pratique d’Espéranto (1926), Scienca fundamenta Esperanta terminaro (1931) k. a.; honora prezidanto de SFPE (1923), honora membro de UEA (1934). — Legu pli en NDK, p. 241-243.

19. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Marie Léonce Vallienne (1854-1902-1908), franca kuracisto, poeto kaj esperantisto, en Esperanto ofte misnomata Henri Vallienne; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto (kun Ch. Verax) de Internacia Revuo Medicina (1906), kunfondinto kaj la unua vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (1908). — Legu pli en NDK, p. 290-291.

25. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Bakin (pseŭdonimo de de Li Yaotang, alinome Li Feigan 1904-1921-2005), ĉina verkisto, socia kaj ŝtata aganto (vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio, prezidanto de Ĉina PEN-Klubo k. a.) kaj esperantisto; vicprezidanto (1980-86), prezidanto (1986-89) kaj honora prezidanto (1990) de ĈEL; kunfondinto de la societo Amikoj de Esperanto (1981); tradukinto de kvar Esperantaj libroj en la ĉinan: Akita Uĵaku. Danco de skeletoj (laŭ la traduko de Ŝuzui Haĵime, 1930), E. de Amicis. La floro de l’ pasinto (laŭ la traduko de R. Junck, 1930), A. N. Tolstoj. La morto de Danton (laŭ la traduko de N. Hohlov, 1931); J. Baghy. Printempo en la aŭtuno (1932). Aperis Esperantaj tradukoj de tri liaj libroj: Aŭtuno en la printempo (1980), Frosta nokto (1990), La familio (1999). Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1981). — Legu pli en NDK, p. 20-22.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/novembro-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi