La 14a lingva festivalo okazos en Moskvo

MLFLa 1an de decembro 2019, dimanĉe, Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) gastigos la 14an Moskvan lingvan festivalon, organizatan de Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj teamo de la festivalo kun subteno de fakultato pri neekzaktaj sciencoj de la universitato. La festivalo daŭros la tutan dimanĉon, ekde la 11a ĝis la 20a horo.

Kiel ĉiam, la programo de la plej impona lingva festivalo en Ruslando estos riĉega. Ĝi havos multe pli ol 100 prezentaĵojn. Malfacilas imagi, kiu lingvo el pli ol 60 proponataj interesus vin, estimata leganto, tial ni afiŝu por vi la listoparteton de, ekzemple, litero “I”: la indonezia, ivrita, irlanda, itala. Kaj se vi venus al la litero “E”, vi trovus inter la erzja-mordova kaj etiopa nian karan Esperanton.

25 prelegoj pri lingvistiko mirigos vin per diverseco de temoj kaj dek majstro-klasoj pri lingvolernado kaj lingvoaplikado pensigos vin pri maleblo fari unu elekton. Novaĵo de tiu ĉi festivalo estas literatura branĉeto, nomata “Belarta vorto”. Ĝi havas precize sep programerojn — laŭ la kvanto de prelegostrioj. Ĉiu 40-minuta strio enhavas 20-30 samtempajn programerojn, kaj en ĉiu strio estos unu prelego de la nova branĉo. Jen por ekzemplo du titoloj de la prelegoj: “Irlanda literaturo: de terpomoj al postmodernismo ” kaj “Finna recitativa poezio: repo, pri kiu oni verkas disertaĵojn”. Lingvaj ludoj kaj te-ceremonioj delogos plenkreskulojn de malfacila elektado de vizitendaj programeroj. Intertempe aparta programo tuttage pasos por 4-8-jaraj infanoj, en la speciala ejo “Infana spaco”.

Sed kio pri Esperanto?

La festivalo unuafoje en la riĉa historio de la ruslandaj lingvaj festivaloj havas dediĉon — al la 160a datreveno de Ludoviko Zamenhof. Ni planas bele emfazi tiun dediĉon dum la Solena Malfermo. Al ĉiuj gastoj kaj prelegantoj de la festivalo Moskva Esperanto-Asocio MASI donacos tritagan senpagan Esperanto-kurson, kiu okazos en la sekva semajnfino post la festivalo.

Tra la tuta labortempo de la festivalo funkcios Esperanto-teritorio. Ĝuste ĉi tie pasos sinsekve sep Esperanto-programeroj: tri prezentoj de la lingvo Esperanto fare de tri prelegantoj, du el kiuj estas ankoraŭ lernejanoj: jam sperta festivalano 15-jara Petro Fedosov kaj pli nova esperantisto la 16-jara Roman Ralko, kiu tamen prezentos Esperanton jam la sesan fojon. La tria prezentanto Oleg Ĉajka, Esperanto-poeto kaj aktivulo, iam lernis Esperanton en la sama aĝo, kiun havas nun la junuloj, sed antaŭ ĉ. 30 jaroj. Akademiano Nikolao Gudskov en la sama salono okazigos la prelegon “Kiel kaj kial vivas Esperanto?”. Alia prelego de la sama aŭtoro “Poezio, aperinta pli frue, ol la lingvo, aŭ: Kiel Zamenhof kreis Esperanton, kaj kio el tio rezultis”, pasos en la spaco “Belarta Vorto”. Sed en la Esperanto-spaco okazos gaj-festa Esperanto-gastejo, kie cetere estos kvizo pri Zamenhof, animaciaj filmoj en Esperanto kaj komuna kantado. Dum la lasta festivala laborhoro la ŝatantoj de “Homlupoj” ĝuos tiun ludon, kompreneble, en Esperanto.

Estas malkomforte rakonti pri evento, kiu ankoraŭ ne okazis. Ja ĉiam estas risko neplene realigi plenumi la planon. Tial bonvolu deziri triumfan sukceson al nia organiza teamo, al la festivalo kaj al Esperanto-programo en ĝi!

Irina Gonĉarova
direktoro de Moskvaj lingvaj festivaloj
kunordiganto de MEA MASI
mirinda.strigo@gmail.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/masi-28

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi