Zamenhoffesto 2019 en Berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto.
Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino.
Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00

Programo:
• Malfermo
• Festprelegeto “Esperanto-stacio” en Halbe
• Salutvortoj de gastoj
• Prezentado de interesaj libroj
• Koncerto de Birke kaj Bertilo kaj Alena el Usono
• Halinka kantigas!
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
• Libroservo
• Ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko”

Venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per porokazaj frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por Kristnaskaj donacoj!

Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos.

Ne estas oficiala partoprenkotizo, sed ni petas mondonacojn (“almozkesto” troviĝas ĉe la enirejo).

Ronald Schindler
prezodanto de ELBB

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindler@web.de
tel.: +49 1514 1419673
Aktualaj informoj: https://esperanto.berlin/de/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi