Nova rekordo por Greziljono

Greziljono

Okazis io neatendita kaj nekomprenebla en la Esperanto-Kulturdomo. En la ĵusa kursaro AŬTUNE okazis pluraj rekordoj pri nombroj ĝis nun ne atingitaj: Ĉiuj 29 ĉambroj estis okupitaj kaj 10 homoj dormis en sia dormaŭto. Dum la semajno ĉeestis pli ol 70 homoj, ne ĉiuj dum la tuta oktaga periodo. Nia kuiristo devis prepari pli ol 60 manĝojn dum pluraj tagoj, bonŝance helpis pluraj volontuloj; entute prepariĝis 1050 manĝoj. Ambaŭ instruistoj havis pli ol 12 lernantojn.

Instruis Murat Özdizdar el Istambulo per sia propra metodo al komencintoj, kiuj scias skribi, sed ne jam libere paroli. Al fluparolantoj instruis Anna Löwenstein, per sia jam konata, sed ĉiam ŝatata kurso pri literaturo kaj verkado.

Finiĝis la rekordoj, jen la nerekordaĵoj: Ĉeestis sep infanoj de 5 ĝis 11 jaroj, por ili okazis kursoj kaj manlaboroj matene, naĝado, sporto kaj amuzparko posttagmeze. Dum duona semajno ĉeestis 25 kantistoj de la franca Esperanto-ĥoro Interkant estrata de Zdravka Bojĉeva; ili koncertis publike en la urba koncertejo kune kun du lokaj ĥoroj. La 30an de oktobro okazis Halevena festo, ne laŭ usona komercista maniero, sed laŭ la Greziljona. Kromaj aktivaĵoj estis kantado, dancado, meditado kaj dekkvino da prelegoj. Pluraj volontuloj laboris en kastela kromdomo por instali dormĉambron por rulseĝuloj.

Niaj sekvaj renkontoj estos Jarfina Festo kun Novjara Festeno, vidu en gresillon.org/jarfino, kaj en aprilo okazos PRINTEMPaS – Intensivaj Kursoj kun KER-ekzamenoj, vidu gresillon.org/printempo. Esperantistoj povas lui la tutan kastelon kaj terenon por organizi sian propran Esperanto-renkonton. Esperantistoj povas posedi ŝtonon de la verda kastelo kaj iĝi ĝia societano, eblas investi pli ol nur ŝtonon.

Bert Schumann

Foto: Emmanuel Debanne

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/francio-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi