Esperanto-gazetoj ne plu aboneblas ĉe UEA

UEAEn la retejo de UEA aperis dokumento titolita “Raporto pri progresoj de la Estraro de UEA. Aŭgusto-Septembro 2019” kiu inkluzivas ankaŭ la agadon en oktobro.

Duncan Charters, prezidanto de UEA, post formala enkonduko, skribas en la komenco de la raporto:

Foje aperis asertoj, malgraŭ artikoloj, agado en plej diversaj forumoj, certe pli ol mil raportoj kaj mesaĝoj post Lahtio (mi mem respondecas pri pli ol 250 UEA-rilataj), ke la nova Estraro “nenion faras” aŭ “ne estas videbla”. La suba raporto, sen bezono de plia komentado, tutcerte dementas tion por vi!

Sekvas 12-paĝa listo de laboroj kaj ideoj, kiujn prezentas Charters kaj aliaj estraranoj. En ĝi mankas klara mencio pri maldungoj kaj laborredukto en la Centra Oficejo, kiu onidire koncernas la oficistojn Ralph Schmeits, Stanka Starčević kaj Ionel Oneţ, sed en la ero “Aliaj novaĵoj kaj prezidantaj intervenoj” ni ekscias, interalie, ke:

  • Ralph Schmeits helpis enordigi ĉiujn oficialajn dokumentojn por la nova Estraro
  • Li daŭre helpos ĝis la fino de la jaro laŭbezone
  • Stanka Starčević kaj Ionel Onet daŭre laboros pri financoj kaj la Libroservo respektive
  • Pro la redukto de laborhoroj, la Ĝenerala Direktoro laboras por ke daŭru la atendataj servoj
  • La Prezidanto kaj Estraro sekvas la situacion kaj daŭre interesiĝas pri laborkondiĉoj
  • La Libroservo ne plu peras abonojn por aliaj gazetoj (malmulte uzata servo)
  • Ŝparos tempon se membroj uzos bankĝirojn por pagoj al aliaj anstataŭ la UEA-kontojn

Krome en la ero “Financo” de Trezoro Huang Yinbao estas jena frazo:

La Financa Komisiono kunlabore kun la Ĝenerala Direktoro kaj la Vicprezidanto pri Financoj dufoje skajpe, unu foje surloke kunsidinte kaj multfoje mesaĝe komunikiĝinte esploris la financan situacion de UEA, kolektis diversajn proponojn pri dungitoj, Biblioteko Hodler, la libroservo, la sidejo de UEA,administra modernigo kaj investoj ktp.

La raporto laŭ la normo pdf estas elŝutebla ĉe https://uea.org/l/teko/komitataj/Raporto_pri_progresoj_de_la_Estraro_au%CC%86gusto-septembro_2019.pdf

La sekvaj dumonataj raportoj de la Estraro de UEA aperos la 1an de decembro 2019 kaj la 1an de februaro 2020.

AlKo

Ĉe represo bonvolu mencii la fonton:
La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/10/uea-71

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi