Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

UAM

Ilona Koutny antaŭ studentoj de ambaŭ grupoj (Foto: Edukado.net)

La sepa grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian trian studjaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). Dek partoprenantoj el naŭ landoj (Francio, Ruslando, Brazilo, Germanio, Usono, Suda Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio, okazinta la 14-20an de septembro. Ĝin gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado, instigante diskutojn en la grupo. Kontribuis al la programo Barbara Pietrzak pri ĵurnalismo kaj radiofonio; Roman Dobrzyński pri filmarto ankaŭ kun propraj filmoj el sia longa kariero prezentantaj Esperantan kulturon; Nicolau Dols pri transmeto de literaturaj tekstoj kaj Ida Stria pri internaciaj helplingvoj.

Al la instruista trejnado aliĝis aldone 12 partoprenantoj el kvin landoj (Meksiko, Italio, Francio, Danlando kaj Pollando), inter ili tri meksikanoj donis novan koloron al la kursaro. La specialiĝon gvidis Katalin Kováts kiu traktis intense kaj interese vastan gamon de instruado ekde diversaj instrumetodoj ĝis instruplanoj, prezentis diversajn instruilojn kaj ekzercis la partoprenantojn. Ilona Koutny skizis metodikon, kiel instrui fonetikon, leksikon kaj gramatikon, elstarigante kelkajn problemajn flankojn de esperanto, emfazante la instruadon en laŭtemaj kuntekstoj per komunikada metodo, eluzante ankaŭ siajn temvortaretojn. Por la instruista grupo Aleksander Korĵenkov prezentis la historion de la Esperanto-movado.

La kurso pri nuntempa Esperanta literaturo de István Ertl donis interesan kaj aktualan enrigardon en la temon por ĉiuj partoprenantoj. Estis ebleco prezenti en la literatura kurso la pliampleksigitan kvaran eldonon de Baza Literatura Krestomatio kuneldonitan ĉi-jare de Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio.

La komuna vespero merkrede donis eblecon al la gestudentoj prezenti sian kulturon: brazilajn kaj polajn kantojn, ritman meksikan muzikon, poemojn kaj anekdotojn. La sesion kompletigis la semajnfina programo de la kultura festivalo Arkones kun kelkaj aldonaj prelegoj, muziko (i.a., Ĝoja el Ĉinio, partoprenantino de IS, prezentis te-ceremonion).

Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/10/uam-20

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi