Aperis la jubilea Ondo №300 (oktobro 2019)

La Ondo de EsperantoLa 4an de oktobro, vendrede, aperis la oktobra numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas jubilea – la tricenta ekde la (re)lanĉo de ĉi tiu gazeto en 1991. Sed la jubileo havas iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la 2019a jaro. Pri la kaŭzoj de la ĉeso rakontas en la oktobra ĉefartikolo la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo de Esperanto.

En la primovada rubriko “Eventoj” de La Ondo №300 estas dudeko da artikol(et)oj pri vivo esperantista, interalie, pri kongresoj en Italio kaj Benelukso, Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto en Finnlando, festivalo Arkones kaj interlingvistika sesio en Poznano, lingva festivalo en Slovakio kun 2500 vizitantoj, migranda ekspozicio pri Zamenhof en Litovio kaj nova ekspozicio en la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj pri multaj aliaj.

En nia “Arkivo” post la listo de la oktobraj jubileoj kaj memordatoj, sekvas du artikoloj aperintaj antaŭ cent jaroj en la revuo Esperanto. Temas pri la malfacila situacio en Ruslando dum la blokado kaj interna milito.

La plej ampleksa materialo en la jubilea numero estas la unua parto de la teksto pri IALA kaj Interlingua de Věra Barandovská-Frank, kiu estas prenita el ŝia (espereble, baldaŭ aperщnta) lernolibro de interlingvistiko.

Ankoraŭ unu fragmento el aperonta libro enestas en la kultura sekcio: la unua ĉapitro de la romano Ne eblas aplaŭdi unumane de la sмeda verkisto Sten Johansson. Krome en ĝi estas publikigitaj recenzoj de la artikolaro Aliroj al Esperanto kaj de Konfuziloj (de P. Wierzbowski), prezentoj de freŝaj kajeroj de Beletra Almanako kaj Literatura Foiro, aliaj kulturnovaĵoj. Fine de la 69-paĝa jubilea Ondo estas plia kolekto de “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl.

Por enmeti en la lastan numeron la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj (ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, anonco pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro, kaj la statistiko pri la eldonado en 2019) la redakcio prokrastigis la eldonon de la du lastaj numeroj:

  • La novembra Ondo (№301) aperos la 25an de novembro.
  • La decembra Ondo (№302) aperos la 30an de decembro.

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus konatiĝi kun ĝi ni proponas specialan oferton: paginte unu fojon la abonkotizon por 2019 vi ricevos donace ĉiujn numerojn por 2017 kaj 2018 inkluzive de la literaturaj suplementoj.

La abonprezo estas nur 15 eŭroj. La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo (Foto: Halina Gorecka)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La lasta jubileo de La Ondo
6 Probal Dasgupta. Mi levas glason

7 Eventoj
8 Peter Baláž. La dua LingvaFest’ en Slovakio
10 Renato Corsetti. Italoj kongresis kaj rezoluciis
12 Yves Nevelsteen. Beneluksa Kongreso
14 Ilja Gnusarjov. La 35a Arkones
15 Ilona Koutny. Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM
17 Henryk Kosicki. Esperanto sur la strando
18 Bert Schumann. Ĉu infanoj partoprenis en UK?
19 Orlando E. Raola, Said Baluĉi. Malferma Tago
20 Povilas Jegorovas. Celebrado en Veisiejai
21 Povilas Jegorovas. Zamenhof migras tra Litovio
22 Miroslav Malovec. Svitavy: Nova ekspozicio en la Esperanto-muzeo
23 Miroslava Kosnarová, Lenka Angelová. Pardubice: Triobla datreveno
23 Carlos Maria. Esperanto en Tagvatingo
24 Libuše Dvořáková. Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo
24 UEA invitas prelegi en Montrealo
25 Irina Gonĉarova. Ukraino prelegvojaĝis en Ruslando
26 Transponta kongreso 2020
27 Koncize (7 informoj)
27 Elstaraj agantoj de UEA

28 Arkivo
29 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2019
30 Pavel Birjukov. Vojaĝo al la nuna Rusio
35 Paŭlo Medem. Pri vojaĝo al nuna Rusio

38 Lingvo
39 Věra Barandovská-Frank. IALA kaj Interlingua

52 Kulturo
53 Sten Johansson. Ne eblas aplaŭdi unumane. Ĉapitro 1
60 Vjaĉeslav “Slavik” Ivanov. Aliroj al Esperanto estas mirinda libro (Recenzo: Aliroj al Esperanto)
61 Anne Jausions. Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila (Recenzo: Wierzbowski P. Konfuziloj)
62 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2019, №34
64 Literatura Foiro, 2019, №300
64 Ricevitaj gazetoj
65 Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn

66 Mozaiko
67 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

68 Kiel aboni La Ondon

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi