La 16an de oktobro forpasis en sia 80a vivojaro
Ranieri Clerici (1940-2019)
itala inĝeniero kaj esperantisto (ekde 1954), disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, aktiva movadano en Italio (prezidanto de IEJ, vicprezidanto de IEF) kaj internacie, precipe post la emeritiĝo, kiam li estis estrarano kaj vicprezidanto de UEA (2007-09), kies dumviva membro li estis dum 61 jaroj ekde 1958.
Ni funebras kaj kondolencas al la familianoj kaj amikoj de Ranieri, kun kiu ni konatiĝis en Poznano, kie li estis studento en la Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov