La 9an de oktobro 2019 en Parizo forpasis
Louis-Christophe “Ludoviko Kristoforo”
Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
nepo de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, filo de Adam kaj Wanda Zamenhof, konstruinĝeniero kaj altlerneja instruisto, aŭtoro de pluraj fakaj verkoj, en 1959 ekloĝinta en Francio.
Esperantisto ekde 1934, li partoprenis kelkajn antaŭmilitajn UKojn, sed reaktiviĝis por Esperanto en la jubilea jaro 1987, kiam li venis al la rekorde granda 72a UK en Varsovio, kie li estis elektita Honora Membro de UEA.
De tiam la nepo de la aŭtoro de Esperanto vizitis plurajn UKojn, en kiuj li salutparolis nome de la Zamenhofa familio, laste en la 100a UK en Lille (2015). Kiel la nepo de Zamenhof, li estis ofte intervjuata; surbaze de interparoloj kun li Roman Dobrzyński verkis la libron La Zamenhof-strato (2003), kiu estis tradukita al pluraj lingvoj.
Ni kondolencas al liaj filinoj Hanna kaj Margaret.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2019/10/nekrologo-40