Celebrado en Veisiejai

Jegorovas

Veisiejai ĉi-jare plenumas la rolon de “Malgranda kultura ĉefurbo de Litovio”. Lige kun tio kaj pro la centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio, mi pasintjare proponis al gvidantaro de la urbeto speciale mencii tion kaj ankaŭ la 160-jariĝon de Ludoviko Zamenhof, kies vivo estas ligita kun Veisiejai. Kiel estas konate, Ludoviko Zamenhof post la fino de siaj medicinaj studoj en 1885 dum kvar monatoj loĝis kaj laboris en Veisiejai. Krome ekzistas opinio, ke ĝuste en Veisiejai li finpreparis la unuan lernolibron de Esperanto. En ĉi tiu urbeto estas du monumentoj al Ludoviko Zamenhof, kaj unu strato havas lian nomon. Veisiejai dufoje gastigis Baltiajn Esperanto-Tagojn (en 1964 kaj 1998). En 1998 la urbeton vizitis Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la nepo de la aŭtoro de Esperanto.

Veisiejai

La 27an de septembro en Veisiejai okazis duontaga aranĝo pri la temo. Al ĝi venis kelkaj esperantistoj el Vilno kaj Kaŭno. En la urba landesplora muzeo okazis konferenco por urba publiko. Ĝin komencis la urbestro Zenonas Sabaliauskas. La temon enkondukis la gvidantino de la muzeo Regina Kaveckienė.

La ĉefan prelegon pri la ligoj de Ludoviko Zamenhof kun Veisiejai kaj Litovio faris Vytautas Šilas el Vilno. Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas skizis la historion de LEA, speciale la sovetian kaj la nuntempan 30-jaran periodon. Li donacis al la muzeo, kiu havas fakon pri Zamenhof, la plej fama tutmonde urbano, la grandan litovan-Esperantan vortaron kaj Libron por BET-ano, kiu estis eldonita okaze de la 55a BET, okazinta en Paneveĵo ĉi-somere. Sekvis demonstrado de la dokumenta filmo Doktoro Esperanto, kiun ĉi-jare preparis grupo da lernejanoj el Vilno sub la gvido de ilia instruisto Marius Janulevičius, kiu devenas ĝuste de Veisiejai. Li koncize prezentis la filmon.

Veisiejai

La prezidanto kaj la sekretario de LEA, Povilas Jegorovas kaj Irena Alijošiūtė kune kun aliaj esperantistoj vizitis la monumenton al Ludoviko Zamenhof kaj metis tie florojn. Vespere por urba publiko okazis koncerto en Esperanto de la konata ensemblo el Visaginas Sepa kaj Asorti.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Vytautas Šilas

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/10/litovio-31

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Povilas Jegorovas en Veisiejai (Foto: Vytautas Šilas)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi