Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!

ArkonesPoznanaj esperantistoj invitas ĉiujn bonajn homojn al la 35aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES. Ĉi tiu tradicia renkontiĝo estos abunda je koncertoj de plej ŝatataj Esperantaj artistoj kaj je prelegoj (interalie de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz).

ARKONES-35 okazos en Poznano (Pollando) de la 20a ĝis la 22a de septembro.

La programo kaj aliĝilo ĉe www.arkones.org.

Bonvenon al Poznano!

PS. Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov planas veni al Poznano por okazigi prezentadon de la nova eldono de Baza Literatura Krestomatio (BLK) kaj literaturan kvizon, kiu enhavos plurajn versojn kaj prozajn fragmentojn el BLK. Krome ili faros en ARKONES gravan anoncon pri la estonteco de La Ondo de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/pollando-18

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi