№300: la lasta jubileo de La Ondo

La Ondo de EsperantoLa oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, kiu aperos post kelkaj tagoj, estos jubilea – la tricenta ekde la (re)lanĉo de ĉi tiu gazeto en majo de la 1991a jaro. Sed la jubileo havos iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la nuna jaro.

Ni estas devigitaj fari ĉi tiun decidon, malagrablan por ni kaj por la legantoj, pro la progresanta malboniĝo de la vidkapablo de la redaktoro, kiu apenaŭ kapablas plu laboregi antaŭ la komputila ekrano ĉiutage po 18 horoj (ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte) dum la redaktado de La Ondo; li devas laŭeble rapide redukti sian labortagon por konservi la reston de sia vido.

Pro ĉi tiu decido, publike anoncita la 21an de septembro en Poznano kadre de la festivalo ARKONES, ni devis rekonsideri la eldonplanon de la gazeto por enmeti en la lastan numeron la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj: ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, anonco pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro, kaj la statistiko pri la eldonado en 2019.

La oktobra Ondo (№300) aperos la 5an de oktobro 2019.
La novembra Ondo (№301) aperos la 25an de novembro 2019.
La decembra Ondo (№302) aperos la 30an de decembro 2019.

Kompreneble, la ĉeso de La Ondo ne signifas, ke ni forlasos Esperantujon. Ni plu okupiĝos pri la libroeldonado, reta informado, podkastado, verkado, tradukado, recenzado, esplorado, prelegado, bibliografiado k. a.

Al ĉiuj nunaj kaj antaŭaj aŭtoroj, abonantoj kaj perantoj ni direktas nian koran dankin pro ilia helpo!

Halina Gorecka (eldonanto)
Aleksander Korĵenkov (redaktoro)

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al №300: la lasta jubileo de La Ondo1

  1. Valentin Melnikov diras:

    Vere bedaŭrindas. “La Ondo” estas tre grava revuo, fonto de informoj, ligilo. Ni kunlaboris dum jardekoj.
    Sanon al Aleksander, dankegon pro lia kolosa laboro!

Respondi