La komitato de UEA en Lahtio

ГЛ-104Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu jaroj, ĝis estis farita la nova interkonsento en Kolonjo. Ĉi-foje la finnlanda kongreso traktis temojn ne malpli gravajn, sed la supera organo de UEA ne faris definitivan decidon pri la plej grava propono.

(Mal)evoluvojoj

Nur kvin tagojn antaŭ la unua kunsido la forironta prezidanto prezentis la raporton “Evoluvojoj por UEA surbaze de financaj faktoj kaj analizoj”, kiun li ellaboris kunlabore kun la komitata laborgrupo pri financa resanigo. Mark Fettes pli-malpli rekte sugestis fermi la Centran Oficejon en Roterdamo, bazi la laboron sur volontulaj fortoj, fordonaci la Bibliotekon Hector Hodler kaj transdoni la libroservon al alia organizaĵo, ekzemple, Flandra Esperanto-Ligo. Laŭ la raporto la domo en Roterdamo povus esti parte ludonita al iu neesperantista organizaĵo aŭ firmao – kaj i. a. pro tio necesus seniĝi de la libroservo, kiu okupas ĉambron kun montrofenestroj, apud la enirejo de la domo.

Mark FettesLa komitatanoj ne lasis sin konduki je la nazo kaj ekpostulis detalojn. La diagramoj kaj tabeloj en la Fettes-raporto ne estis por ili sufiĉaj. Necesas konsideri plurajn faktorojn, pri kiuj la aŭtoro ne sciis aŭ ne povis mem profunde analizi ilin. Laŭ la propono de Guy Matte la komitato postulis pli detalan raporton pri “financaj kaj administraj evoluvojoj”, kiu inkluzivu analizon pri kostoj de diversaj alternativoj. La raporton devos pretigi la estraro kunlabore kun la komisiono pri financo kaj prezenti ĝin al la komitato ene de ses monatoj. Tiel la definitiva decido pri la estonteco de la asocio ne estis farita kaj la tasko falis sur la ŝultrojn de la novaj estraranoj, elektitaj en Lahtio.

La nova estraro

Duncan ChartersPor la unua fojo de post 1986 okazis, ke la komitato povis elekti prezidanton el du kandidatoj, sed eble unuafoje en la historio tiu elekto estis tiel malfacila. Duncan Charters (Usono) kaj Fernando Maia Jr. (Brazilo) ricevis egalan nombron de voĉoj. Post ioma diskuto, en kiu aperis eĉ proponoj havi du prezidantojn samtempe aŭ dividi la trijaran ofiсperiodon inter ili, la komitato revoĉdonis kaj per plimulto de nur unu voĉo elektis Duncan Charters kiel novan prezidanton. Fernando Maia Jr. elektiĝis kiel vicprezidanto kaj laŭ tujaj deklaroj, li intencas rekandidatiĝi por la prezidanteco post la deĵoro de Charters. Dume ambaŭ elmontris grandan kunlaboremon kaj konverĝecon de siaj celoj kaj vidpunktoj pri UEA.

Aldone al ili la estraron eniris ses pliaj personoj. Kiel dua vicprezidanto oficos Huang Yinbao – Trezoro (Ĉinio). Aleks Kadar (Francio) daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, cetere li estos la sola estrarano en Eŭropo. La teamon kompletigas estraranoj: Orlando Raola (Usono), Jérémie Sabiyumva (Burundo), So Jinsu (Koreio) kaj Amri Wandel (Israelo), ĉiuj viroj.

Estraro

La nova estraro de UEA: So Jinsu, Orlando E. Raola, Fernando Maia, Duncan Charters, Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar kaj Amri Wandel.

La sola neelektita kandidato estas virino, Chen Ji el Ĉinio. La nova estraro oficos ĝis la Universala Kongreso en 2022.

Aliaj elektoj kaj voĉdonoj

Antaŭ la estraraj elektoj por la komitataneco C estis elektitaj ĉiuj naŭ kandidatoj kaj tiel la komitato en unu fojo – jam komence de la oficperiodo – preskaŭ elĉerpis la limon de dek komitatanoj C. Notinde, inter la kandidatoj estis Mark Fettes, kiu ricevis plej multajn kontraŭajn voĉojn: 6 el 35. Tiu rezulto ne povus tamen esti interpretita kiel malaprobo de lia sesjara prezidanteco, kiun – ni memorigu – li komencis per elektiĝo unuanima.

Ĉi-foje eĉ rutinaĵo kiel aprobo de la protokolo el la antaŭa jaro kaŭzis vervan diskuton. La komitato decidis forstreki el la pasintjara protokolo etan parton, kiu detale priskribis diskuton, en kiu partoprenis la protokolanto mem kaj ĝi enhavis personan atakon, kio malplaĉis al la komitato. La koncizigo de la tikla fragmento estis aprobita kun 17 voĉoj poraj, 14 kontraŭaj kaj 10 sindetenoj. Tio estu plia indikilo pri iom nekutima dividiteco de la komitatanoj en Lahtio.

La raporto pri plenumo de la komitataj decidoj el la pasintjara UK estis aprobita unuanime, dum la estrara raporto pri 2018 ricevis 3 sindetenojn. Iom pli da malkontento estis pri la buĝeto por 2020, kiu antaŭvidas deficiton de preskaŭ 63 mil eŭroj, kaj tio jam post la tranĉo de preskaŭ duono de la salajroj. La buĝeto estis tamen akceptita senŝanĝe kun 2 kontraŭoj kaj 9 sindetenoj.

La tranĉo de la salajroj kaj la situacio en la oficejo estis aparta temo, ĉi-jare traktita pli detale. Parto de la kunsido estis sekretigita kaj kadre de fermita sesio la ĝenerala direktoro prezentis sian raporton pri la situacio en la CO. En la kongreso partoprenis du el la oficistoj kiujn minacas la tranĉo de salajro kaj laborhoroj. Laŭ la propono de Ans Bakker, farita ankoraŭ antaŭ la kongreso – sed kontraŭ deziro de Mark Fettes – ili estis invititaj por prezenti siajn vidpunktojn. La rezultoj de ĉi tiu kunsido ne estas publikaj.

Ne ricevis aprobon la propono pri modifo de la kotizoj por landaj asocioj laŭ la spirito de la nova kotiztabelo por individuaj membroj. La komitatanoj prave atendis, ke ĝi estu unue konsultita kun la koncernatoj. Tiu konsultado, same kiel la laboroj pri la nova raporto pri “evoluvojoj”, devos okazi ene de ses monatoj post la kongreso.

La komitato elektis neniun novan honoran membron kaj akceptis neniun novan landan aŭ fakan asocion, ĉar neniu propono aperis sur la tablo. Ĝi tamen eksigis Maltan Esperanto-Grupon, ĉar tiu ĉesis plenumi la kondiĉojn de aliĝinteco. Similan intencon la malnova estraro havis pri la landa asocio de Ebur-Bordo, sed tio estis priprotestita de la nova estrarano Jérémie Sabiyumva, jam en la komitata kunsido. La kontraŭargumento ke la situacio estis bone esplorita, konsultita kaj aprobita de la Afrika Komisiono estis rapide refutita de Renato Corsetti: – Mi pli fidas al Jérémie ol al la Afrika Komisiono.

La plensesioj de la komitato okupis ĉi-jare tre longan tempon. En kvar kunsidoj oni laboris entute pli ol 13 horojn, al kio aldoniĝas ankoraŭ la komitataj forumoj pri specifaj temoj. Tio estas multe pli ol kutime, sed evidente la situacio postulas eksterordinaran engaĝiĝon de la komitato. La kvorumo ne kaŭzis problemon, sed kelkaj, kiuj intencis partopreni, ne povis tuj aliĝi al la kunsidantoj pro malĝusta plenigo aŭ manko de nomuma formularo, ĉar eĉ la jamaj komitatanoj devis esti renomumitaj pro la nova oficperiodo. Tiu problemo ne devus aperi en la venonta jaro, sed ni esperu ke tiam ne estos pli grandaj zorgoj…

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/lahtio-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi