La kvara UK en Finnlando

104a Universala Kongreso de Esperanto
Lahtio, la 20-27an de julio 2019

UK-104

La Lahtia kongreso kun nur 917 aliĝintoj estis la plej malamasa UK en Eŭropo post la Dua Mondmilito, sed kiel la kongresejo servis la vintra stadiono “Isku Areena”, kies tribunoj povas gastigi 5330 spektantojn. (Foto: Anna Striganova)

Jen personaj impresoj kaj spertoj dum la 104a UK. La kongresa urbo Lahtio estas multe pli malgranda ol aliaj lastatempaj kongresaj urboj (Lisbono 2018, Seulo 2017), do la etoso estis pli trankvila kaj natura. Finnlando estas ĝenerale tre arboplena lando, kaj Lahtio estas aparte verda pura urbo kun belaj parkoj kaj lagoj kaj bela milda vetero; ĝi eĉ estos Eŭropa Verda Ĉefurbo en 2021. Do la kongresa temo “Vivanta naturo, floranta kulturo” taŭgis por Lahtio, kaj la temo diverse eĥiĝis ofte dum la semajno en multaj paroloj, rilate naturon kaj ekologion, kaj rilate indiĝenajn kaj minoritatajn lingvojn, kaj ankaŭ pri la grava interdependa rilato inter naturo kaj homa socio.

La kongresejo estis nekutima kaj iom stranga: sporta areno de urba hoketeamo (la Pelikanoj). Tial multaj el la programĉambroj havis strangan formon aŭ tro malmultan spacon, kaj oni devis trairi longajn koridorojn ĉirkaŭ la hokeejo por atingi programĉambrojn, do pluraj programeroj situis ankaŭ en proksima junulara konstruaĵo, kiu havis kelkajn pli kutimajn taŭgajn ĉambrojn por prelegoj. (Sed multaj bone lokitaj signoj helpe indikis la vojojn kaj eĉ distancojn al ĉambroj!) Estis malavantaĝe, ke ne eblis loĝi tuj proksime al la kongresejo, kaj la ĉefaj hoteloj situis ĉirkaŭ dek minutojn for. Mi kaj mia edzino Anna loĝis multe pli fore, sed bonŝance ni akiris biciklojn, kio ne nur ŝparis al ni tempon dum la semajno, sed ankaŭ donis multan plezuron dum ni biciklis tra la preskaŭ senaŭta urbeto. Vespera biciklado tra Lahtio vere agrablis, kaj kelkfoje ni rimarkis leporojn en parko, dum ni revenis hejmen.

UK-104Pri la kongresejo estis plaĉe kaj laŭdinde, ke multaj laborantoj (pordogardistoj, manĝovendistoj k. a.) anticipe lernetis iom da Esperanto kaj tra la semajno afable diris “Saluton!”, “Ĝis!”, “Dankon!” ktp al kongresanoj. (Por pli ampleksaj konversacioj, oni tamen ŝanĝis al la angla aŭ eventuale la finna, nesurprize!)

Pri la junulara konstruaĵo, laŭdindas organizitaj vesperaj programoj tie, inkluzive unu kun diversaj finnaj manĝaĵoj kaj drinkaĵoj, kaj unu kun tabulludoj. Junuloj ankaŭ bone organizis multajn aliajn programerojn (naĝadon, saŭnon ktp.)

Kvankam oficiale la kongreso komenciĝis sabate, jam vendrede multaj homoj alvenis; bonaŭgure okazis bona vigla gaja koncerto de la triopo Asorti en la proksima drinkejo Hygge (kiu montris Esperantan flagon ekstere). Tio estis tre agrabla kvazaŭ interkona vespero.

La sabata Movada Foiro estas bona kaj relative nova tradicio dum UK. Ĝi estis ne tiel ĝene densa kiel en Lisbono, bonŝance! Tamen la Foiro estis dividita en du partojn: en la enira halo estis ja iom tro dense, kaj krome oni facile ne konstatus, ke tio estas nur duono de la foiro, kaj necesas iri supren laŭ ŝtuparo al longa koridoro por trovi la duan duonon en longa vico.

Dum UK mi pli interesiĝas pri kulturaj programeroj ol pri movadaj politikaj aferoj, do mi ne spektis komitatajn kunvenojn kaj ne povas multe raporti pri tio; interesatoj pri tio eventuale legu aliloke en La Ondo. Oni rimarkis, ke nun la estraro de UEA estas tute vira, dum la estraro de TEJO havas multajn virinojn. Mi aŭdis parton de la programero “CO respondas”, kiu ŝajnis fojfoje streĉa, kaj finiĝis iom surreale kun pridemandado kiel la necesejoj estas purigataj nun en la centra oficejo post maldungo de purigistino. Kaj tio estas la fino de mia Latino, se temas pri movada politiko dum UK.

La kongresa inaŭguro procedis kutime, kun iom tro da solena blablaado laŭ la gustoj de multaj, sed, nu, jen tradicio. D-ro Margareta Zaleski-Zamenhof transprenis la tradicion de sia patro saluti kiel reprezentanto de la familio Zamenhof. Kiel ĉiam estis longa (ne ĉiam laŭalfabeta) vico da landaj salutoj; miasente, oni ĉi-foje ĝenerale sukcesis malkuraĝigi tro longajn landajn salutojn, kaj mi ĝuas la tradicion, eĉ se ĝi fojfoje iĝas ripeteca; tamen mi aŭdis plendojn pri tiu tradicio de iuj kongresanoj. Simile, mi ĉiam aŭdas plendojn pri la trolonga solena fermo (ekzemple longa listo de longdaŭraj membroj de UEA – oni almenaŭ diru pli koncize “40 jaroj, sinjoro A, sinjorino B, sinjoro C” anstataŭ malkoncize solene “40 jaroj, sinjoro A; 40 jaroj, sinjorino B; 40 jaroj, sinjoro C…”). Evidente longaj solenaj paroloj, salutoj de vico de reprezentantoj de ĉiu lando, ktp plaĉas al iuj kaj ne al aliaj, kaj ne eblas plaĉi al ĉiuj. Mi aŭdis, ke UEA celas enketi kongresintojn pli profunde ĉi-jare por provi pliagordigi venontajn kongresojn al la gustoj de la plejmulto. Ĉiuokaze unu ferma solenaĵo klare plaĉis al multaj homoj, kiam ni spektis filmitan saluton de Amanda Lind, sveda ministro pri kulturo, kiu ĉarme parolis mallonge en bona Esperanto.

Mi ĉiam provas lerni pri la kongresa lando kaj mi ŝatas, kiam la kongreso helpas tion. Ĉi-jare, ĉiu aliĝinto ricevis belan ekzempleron de la finna epopeo Kalevala. Tio certe bonas. Mi legis ĝin antaŭ la kongreso kaj deziris ke estu ia prezento (eventuale libroklubeca diskutrondo) pri ĝi. Tio ne nur interesus ĝiajn legintojn sed supozeble instigus legontojn, kiuj ricevis la libron en la kongresa sako. Do mi bedaŭris, ke ne estis programeroj pri Kalevala aŭ pri alia finna literaturo, krom unu prezento pri tradukado de la klasika finna romano Sep fratoj en la bengalan per la Esperanta traduko. (Pro horara konflikto mi bedaŭrinde ne partoprenis ĝin, do mi ne scias ĉu ĝi estis ĉefe pri la tradukprojekto kaj eldonado ktp, aŭ pri literatura diskuto pri la romano mem.) Mi ŝatas legi literaturajn klasikaĵojn de la UK-lando, kaj ofte elreviĝas pro manko de tiutemaj programoj dum UK. (Simile mi legis la portugalan epopeon La luzidoj antaŭ la lisbona UK, sed ne trovis programeron pri ĝi dum tiu UK.)

Tamen ni havis bonan okazon ekkoni kaj ĝui aliajn finnlandajn kulturaĵojn dum la impona nacia vespero. Tio okazis en pompa belega moderna koncertejo Sibelius-domo, lagoborde for de la kongresejo. Prezentiĝis klasika muziko – iom de arĉinstrumenta kvaropo, iom de orgenisto – kaj moderna eksperimenteca muziko (inkluzivante la kantelon, t.e. tradicia finna kordinstrumento), cirkaj akrobatoj, kaj eĉ indiĝena samea repisto kiu kantas en la nordsamea, finna kaj angla. Tre ĝuinda kaj diversa spektaklo, bone prezentita, kaj mi aŭdis multajn favorajn komentojn. Post ĝi multaj ĝuis vesperajn drinkojn en lagobordaj drinkejoj kaj spektis la sunsubiron – por multaj el ni, estas ja nekutime vidi la sunon kaŝi sin malantaŭ la horizonto nur post la deka vespere.

UK-4

Post la kongreslanda vespero (Foto: Larissa Phileas)

Laŭdinde ankaŭ okazis seancoj de du bonaj interesaj finnaj filmoj (La viro sen pasinteco, La alumetfabrika knabino), tre bone tradukitaj kaj subtekstigitaj. Ni tre aprezis kaj ĝuis tiun kinan aliron al finna kulturo kaj historio.

Alia interesa finna muzika instrumento aŭdiĝis dum muzika paŭzo de la solena inaŭguro – kurioza portebla skatoleca meĥanika klavaro, tre bele ludita – sed oni ne klarigis kio ĝi estas aŭ kiel ĝi funkcias.

Aliaj finnland-temaj prelegoj kompreneble kovris la indiĝenajn sameajn popolojn kaj iliajn lingvojn, historiojn, religiojn, ktp. Tri neesperantistaj finnaj fakuloj prelegis (kun interpretado) dum unu interesa tiutema prezento. Okazis ankaŭ prelegoj pri la sveda (oficiala minoritata lingvo) kaj pri nuntempa politiko kaj la demokratia sistemo en Finnlando, kaj prahistorie kiel Finnlando ekestis antaŭ dek mil jaroj kiam glaciego degelis kaj homoj ekenmigris. Kaj la tradicia kurseto pri la kongreslanda ĉeflingvo (finna eksprese) okazis.

Do oni prezentis la nunon kaj la prahistorion, sed mi bedaŭris ne aŭdi pri la interesa historio de finnoj dum la pasintaj kelkaj jarcentoj: sub sveda regado, poste sub ruslanda regado, la sendependiĝo kaj civila milito en 1918, la tri etapoj de finna partopreno en la dua mondmilito, ktp, pri kiuj ni devis lerni nur poste en muzeoj, ĉar mankis prelegoj tiaj dum UK. En la UK en Seulo, ekzemple, okazis pluraj tre interesaj tiaj historiaj prelegoj pri korea historio, ekzemple dum la japana okupado antaŭ jarcento, kun multaj aŭskultantoj, do mi supozas ke mi ne estas la sola, kiu interesiĝas pri tiaj historiaj prezentoj.

Tamen la kongresaj prelegoj kovris relative vastan gamon de temoj, kiel kutime. Ni tre ĝuis, ekzemple, sciencan prezenton pri koloroj: temis pri diversaj malsamaj atomaj kaj ĥemiaj procezoj, kiuj kreas kolorojn (nu, lumradiojn), kune kun la biologio kiel niaj okuloj kaj cerboj perceptas la lumon kaj interpretas ĝin kiel koloron. Dum alia prelego mi lernis multe pri viskio – alkoholo kiun mi nur supraĵe konas: ĝiaj specoj, historio, farado, komerco, kaj eĉ juraj aspektoj en EU kaj Usono estis surprize interesaj! Ankaŭ interesis medicina prelego pri tabaka (kaj ne nur) dependeco.

Pluraj prelegantoj prezentis historiajn esplorojn rilate Esperanton, ekzemple pri uzo de Esperanto en kinarto (kulmine kun La granda diktatoro de Charlie Chaplin); pri la filozofo kaj esperantisto Rudolf Carnap; pri la nobelpremiita pacisto kaj esperantisto Alfred Hermann Fried.

La esperantologia konferenco fokusiĝis pli sur indiĝenajn aferojn ol sur Esperanton ĉi-jare (pro la kongresa temo kaj pro la Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj). Ekzemple, interesis raporto pri la situacio pri esplorado de indiĝenaj lingvoj en Brazilo kaj la malhelpa efiko de la nuna naciisma registaro tie. Alia konferencero prezentis la kreolan lingvon Tok Pisin.

Malgraŭ malmulto pri finna literaturo specife, okazis panela diskuto pri Esperanta literaturo ĝenerale kun Carlo Minnaja, Anna Löwenstein, Spomenka Štimec, Anina Stecay, Sten Johansson, Probal Dasgupta. Ĝi iris iom tro galope tra tro multegaj diversaj temoj; fojfoje ŝajne pli multa tempo uziĝis por listi temojn ol por diskuti temojn. Tamen ĝi sufiĉe interesis kaj estis bona iniciato, kiu espereble ripetiĝos ĉiujare. Pri literaturo, menciindas la speciala omaĝo al forpasinta Baldur Ragnarsson. Simile al tiu pri Marjorie Boulton antaŭ jaro, oni prezentis rakontojn, memorojn, poemojn.

Mi havis okazon ĝui kelkajn aŭtorajn duonhorojn. (Tiuj okazis en eta manĝejo apud la libroservo; fojfoje oni memoris malŝalti brue zumantan fridujon por helpi la aŭdadon, fojfoje ne…) Aŭtoroj kaj legantoj rimarkis, ke estis kurioze kaj malhelpe, ke la libroservo ne havis sufiĉe multajn librojn de la aŭtoroj, kiuj prezentas, ĉar havi ekzempleron ĉemane helpas la aŭtoron paroli pri siaj verkoj, kaj ofte la aŭskultantoj ŝatus poste aĉeti la verkojn.

La belartaj konkursoj havis rekorde grandan partoprenadon ĉi-jare. La premia ceremonio estis pli tradicie simpla kaj modesta, malkiel la teatreca spektaklo en Lisbono. Kiel ĉiam okazis multaj fakaj kunvenoj. Mi ĉeestis parton de tiuj de TEVA (i.a. oni prezentis pri krudmanĝa dieto kaj pri arbara ĝardenado) kaj ATEO (oni diskutis pri sendiaj ritoj kaj tradicioj). Ĉi-jare okazis nur unu teatraĵo en Esperanto, Vivo de Galileo rolita de Saša Pilipović. Interesa verko, kiun mi jam spektis, sed ĝuis vidi denove. Mi bedaŭris, ke ne estis pli multaj teatraĵoj, kiel fojfoje okazas dum UK.

La nova populara tradicio de seanco de la plej freŝa (intence) kiĉa horora filmo de Christopher Mihm daŭras, ĉi-foje kun Reĝino de serpentoj. Nekutime, estis kolora filmo, kun malmultaj roloj, sed en la sama tre rekonebla stilo.

Nesurprize pluraj koncertoj okazis! Dum la kongresa balo (en la enira halo de la areno), Asorti ree muzikis impone, post tre plaĉa loka junula finna bando Ylävire. Koncertis ankaŭ aliaj bone konataj muzikistoj: JoMo (kies mikrofono estis tro ofte ĝene akaparita de aliuloj), ĴeLe (mi bedaŭrinde maltrafis), Saša Pilipović (kun ciganaj kantoj), Kajto, Manŭel – do ja tute ne mankis muziko! (Bedaŭrinde, ke verŝajne Dolĉamar ne plu aktivas, ĉar mankis finna Esperanta muziko!)

La Kongresa kuriero La Saltejo, redaktita de Jukka Pietiläinen, laŭdinde aperis regule ĉiutage, hura, do eblis scii pri programŝanĝoj sufiĉe facile kaj frue. La fina sabata numero eĉ aperis frue, vendrede vespere post la internacia vespero, kiu estis sufiĉe bona fina vespero. Interalie la internacia koruso kantis la popularan Hallelujah de la fama montreala kantisto Leonard Cohen: Montrealo ja gastigos la venontan UK. Pri tiu montreala UK okazis multa informado kaj prezentado de granda grupo de entuziasmaj kanadanoj; kaj mi aŭdis ke nekutime granda kvanto da homoj jam aliĝis al ĝi dum la ĉi-jara UK.

Mi ne spektis la tradician futbalan matĉon, sed ĉi-foje la esperantista teamo gajnis.

UK-104

La kongresa Esperanto-teamo en matĉo kontraŭ la loka teamo “Tiinan tiikerit” venkis kun la rezulto 5-2. (Foto: Anna Striganova)

Kiel vegano, mi menciu ke la LKK iugrade sukcesis aranĝi iom da vegana manĝo en la manĝostandoj kaj restoracio de la areno, sed ne ĉiam. Tamen ili ankaŭ aranĝis rabaton ĉe vegetara bufeda restoracio 10 minutojn for, kiu estis tre bona kaj multaj kongresanoj manĝis tie kelkfoje dum la semajno kun bela subĉiela etoso vespere. Ni ne kuraĝis elspezi por la kongresa bankedo; kutime ni aŭdas plendojn pri problemoj, kiujn suferas vegetaranoj kaj veganoj, kiuj provas la bankedon dum UK. Mi revas, ke iam UEA serioze traktos vegetaranojn kaj veganojn, kiel multaj aliaj grandaj aranĝoj (ekzemple IJK, SES, JES) sukcese faras jam de jaroj.

Do kiel ĉiam, la semajno estis miksaĵo de bonegaj aferoj kaj diversaj ĝenaĵoj kaj iuj argumenteble tro tradiciaj kutimoj… kun tre pozitiva bilanco por mi. Do mi ege ĝuis la kongreson kaj dankas la multajn organizantojn kaj programkontribuantojn.

Lahtio. UK-104. Komuna foto de So Jinsu

Pri la kongreslando mem, mi povas nur laŭdi la naturan belon, la densan arbarecon, la purajn urbojn kun malmultaj aŭtoj, la ege afablajn helpemajn homojn, la bonegajn muzeojn historiajn kaj artajn, urbajn parkojn, senpagajn kruĉojn da akvo en restoracioj, ktp, ktp… Ni pasigis du pliajn semajnojn post la kongreso en Tampere, Rauma, Turku, Helsinki, Porvoo kaj tute ĝuis nian finnlandan feriadon!

Russ Williams

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/lahtio-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi