La oka albumo de Kajto

KajtoEn printempo 2019 Nanne kaj Ankie prezentis la okan albumon de Kajto kun la titolo La Universala Arbo. En la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en Esperanto. Kiel kutime ĉe Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: melankoliaj kantoj estas sekvataj de gajaj, humuraj kantoj; rapidaj kantoj estas alternataj de malrapidaj, etosplenaj kantoj. Ankie kaj Nanne akompanas sian kantadon per diversaj instrumentoj kiel gitaro, banĝo, cistero, akordiono, kalabaso, koncertino, kontrabaso, sintezilo kaj ŝalmo.

La Universala Arbo estas la titolkanto de la nova albumo. La teksto estis originale verkita en la angla de la aŭstralia aŭtoro Michael J. Roads, speciale por Nanne kaj Ankie, kaj Nanne komponis la melodion. Jam dum multaj jaroj la kanto estas unu el la preferataj en ilia repertuaro. Antaŭ kelkaj jaroj la israela poeto Amir Naor esperantigis la tekston.

Jam en la komenco de sia kariero la Kajtanoj serĉis tekstojn por siaj kantoj ankaŭ en poemaroj de poetoj el diversaj landoj. Ankaŭ en la nova albumo estas kelkaj tekstoj el poemaroj, ekzemple, Vintra fabelo de la rusa poeto Nikolao Ĥoĥlov. Nanne muzikigis la tekston, kaj rezultis gajega kanto!

En tiu ĉi albumo Kajto estas: Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer. Ĝi estas registrita, miksita kaj mastrigita en la studio Windrose en Burgum en februaro kaj marto 2019.

Soninĝeniero kaj mastrigado: Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer.
Produktado, ideoj kaj koncepto pri kovrilo, fasonado: Ankie kaj Nanne.
La bitalbumo La Universala Arbo estas disponebla laŭ la formatoj MP3, OGG, FLAC kaj elsendfluo.

Mendu ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115/8-la-universala-arbo.html

Flo Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/kajto

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi