Dimanĉa poezio: Antoni Grabowski

Baza Literatura KrestomatioEn la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dua poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la pola kemiisto Antoni Grabowski (1857-1921).

En 1886 Grabowski lernis Volapukon kaj aliĝis al la Viena Volapukista Klubo, sed, aĉetinte somere 1887 la Unuan Libron, li baldaŭ tradukis el la rusa en Esperanton la novelon Neĝa blovado de Aleksandr Puŝkin, kiu en 1888 iĝis la unua beletra libro eldonita en Esperanto.

Antoni GrabowskiLaŭ la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK):

«Kvankam Grabowski verkis malmultajn Esperanto-poemojn, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro la unua poezia Esperanto-antologio La liro de la Esperantistoj (23 originalaj kaj 87 tradukitaj poemoj), kiun li kompilis kaj eldonis en 1893, kaj pro liaj tradukoj, inter kiuj elstaras la antologio El parnaso de popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj (kun kelkaj originalaj poemoj), kaj Sinjoro Tadeo (1918) de A. Mickiewicz, kiun li tradukis dum la Unua Mondmilito». (NDK, p. 110-111)

Hodiaŭ ni proponas al vi legi lian poemon Sur unu kordo.

Agrablan legadon!

 

SUR UNU KORDO

(Defendo de l’ rimo)

Sur lir’ dukorda, diris oni,
Ne eblas rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante,
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’.

Dukorda liro? – Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem’!

Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.

Ŝiriĝis kord’!… Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu
en tri-kvin-sep-a pozici’!

Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi –
La muzikistoj flugis for.

Jen fluis riveret’ antaŭ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.

Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar
Kiel ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?

De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
“Antaŭen filoj de l’ patruj’!”

Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!

(1913)

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 22-23), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Grabowski en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 110-111.

Ĝis la sekva dimanĉo!

Aleksander Korĵenkov

Pli frue aperis:

Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)

Represo permesata kun indiko de la fonto: https://sezonoj.ru/2019/09/grabowski

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi