“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo

UEAKadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la Esperanto-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo por la 105a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj.

Ĝenerala stato

1. La konkurso nomiĝas “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso havas kiel objekton filmojn kaj artikolojn (ellaborotaj de ĈRI per la sendotaj enhavoj), kiuj devas prezenti Esperanto-asocion en iu urbo de la mondo kaj ankaŭ lokajn kulturaĵojn de la urbo, kie la E-asocio situas.

2. Per E-asocio oni povas kompreni ankaŭ lokajn klubojn, grupojn aŭ kolektivojn, kiuj havas konsiderindan agadon por Esperanto en la koncerna urbo. Per kulturaĵoj de la urbo oni povas kompreni gravajn historiajn lokojn, tradiciojn, gravajn sociajn kaj turismajn lokojn kaj aliajn montrindaĵojn de aŭ pri la urbo.

3. La filmoj, kun aldona unueciga komenco ellaborita de ĈRI, estos montritaj en retpaĝaroj, Facebook kaj Youtube de ĈRI kaj UEA.

Reguloj de la konkurso

Kandidatoj devas provizi al UEA (a) mallongan filmon (2- ĝis 10-minuta) kune kun la subtekstoj kaj (b) artikolon, en kiu sufiĉe klare estu konigita la enhavon pri la asocioj kaj la urbaj kulturaĵoj, kun ilustraj bildoj aŭ fotoj.
2. La filmoj, subtekstoj kaj artikoloj devas esti en Esperanto.
3. Tempo-daŭro de la filmoj, sen inkluzivi informojn pri teamo: inter 2 kaj 10 minutoj.
4. Difino de la filmoj: 1920 x 1080.
5. Kodado de la filmoj: H.264.
6. Formato de la filmoj: MP4 aŭ MOV.
7. La kandidato devas sendi al la konkursa teamo mesaĝon kun la temo “Mia Asocio, Mia Urbo” kaj en la enhavo devas esti (a) ligilo, per kiu la respondeculoj de UEA povas elŝuti la filmon, la artikolon kun aldonaj bildoj kaj la teksto (transskribo) de la filmo.
8. La ligilo ne devas havi limigitan validecon.
9. La elŝutota filmo devos esti la fina versio, sen postuloj pri mastrumado aŭ aliaj teknikaj traktoj.
10. La dato por provizo estas ĝis la 30a de novembro 2019. Pli frue senditaj filmoj kaj artikoloj pli prioritate gajnos la premiojn.
11. Kandidato: kandidato estas tiu homo, kiu reprezentas la filmon kaj artikolon kaj eventuale la teamon, kiu laboris por la verko. Kandidato devas esti individua membro de UEA por 2019. Nemembroj povas facile aliĝi ĉe la retejo de UEA https://uea.org/alighoj/alighilo.

Rajtoj kaj devoj

1. La organizantoj posedos rajton pri intelekta proprieto de premiitaj 10 filmoj kaj artikoloj (inkluzive de bildoj/fotoj) kaj povos sekve disponigi la filmon en ĉiuj manieroj kaj platformoj de si elektitaj por publika bono sen la neceso peti permeson de la kandidatoj.
2. La kandidato garantias, ke la filmo, artikolo kaj bildoj/fotoj ne atencas laŭleĝajn rajtojn de triaj partioj, inkluzive de aŭtorrajto, portretorajto, reputacirajto kaj aliaj.
3. La kandidato garantias, ke la filmo, artikolo kaj bildoj/fotoj ne vundas homajn rajtojn aŭ prezentas instigon al malamo aŭ maltoleremo.
4. La kandidato respondecos pri la solvo de ĉiuj disputoj pri intelekta proprieto, kiu eventuale okazos pro manko de atento al rajto de tria partio, aŭ alitipa disputo pro manko da atento al aliaj rajtoj, kaj kompensos la organizantoj, se ia ajn disputo kaŭzos perdojn al ĈRI kaj UEA.

Juĝado kaj poentado

1. La filmoj estos juĝitaj de internacia komisiono starigita de la respondeculoj de ĈRI kun UEA.
2. La kriterioj por la juĝado estos: kvalito de la filmo kaj plenumo de la celoj de la konkurso.
3. Rilate kvaliton la filmoj estos juĝitaj kiel malaltkvalita, mezbonkvalita, bonkvalita aŭ altkvalita (respektive kalkulonte 1 al 4 poentojn).
4. Rilate plenumon de la celoj de la konkurso la filmoj estos juĝitaj laŭ tio, ke ili ne bone plenumas, mezbone plenumas, bone plenumas aŭ tre bone plenumas la celojn (respektive kalkulonte 1 al 4 poentojn).
5. Se iu ĝemela urbo de la urbo, pri kiu temas la filmo, ankaŭ estas sendinta filmon ĝis la limdato, ĉiuj kandidatoj de la koncernaj ĝemelaj urboj poentas je po plus 1. Se la filmo estas inter la 10 unue sendintaj al UEA, la filmo ankaŭ poentas je plus 1. Laŭ tiu sistemo la poentado povos varii inter 2 kaj 10 poentoj. Okaze de sama rezulto, filmoj unue senditaj prioritatos.
6. Laborantoj de ĈRI kaj UEA ne partoprenos en la konkurso.

Premioj

La tri plej bone juĝitaj filmoj kaj artikoloj gajnigos al la kandidatoj:
1. Senpagan aliĝon al la 105a Universala Kongreso aŭ repagon de antaŭe farita aliĝo;
2. Loĝado en hotelo dum la periodo de la kongreso, kun eblo kundividi ĉambron kun alia kongresano;
3. Repago de ĝis 500 eŭroj por vojaĝo al Montrealo, Kanado. Premiitaj kandidatoj principe devas mem zorgi pri siaj vizaj postuloj pro vojaĝo al Kanado.
4. Aldone al tiuj premioj la konkursa teamo havas la rajton disdoni pli da premioj, se ĝi konsideros tion taŭga. Almenaŭ la premiitaj filmoj estos prezentitaj dum la UK.

Rekomendoj

Por bona filmo kaj artikolo konsideru prezenti la historion de via E-asocio aŭ E-grupo ekz-e laŭ fondodato aŭ gravaj atingoj por Esperanto en la urbo. Intervjuu estraranojn kaj membrojn. Informu pri la nuntempaj E-agadoj de la asocio kaj prezentu ĝian sidejon. Filmu vidindaĵojn kaj ankaŭ la normalan vivon de via urbo. Kaptante voĉojn, atentu pri bona uzo de mikrofonoj, tiel ke la voĉo rezultu kontentige laŭta. Kreeme kaj dinamike montru viajn filmojn. Kontaktu esperantistojn en urboj ĝemelaj al via urbo, tiel ke sendo de filmo kaj artikolo el ĝemelaj urboj rezultu je poentoj por ambaŭ. Strebu esti inter la 10 unue senditaj filmoj kaj artikolo, por ankaŭ havi 1-poentan avantaĝon rilate la aliajn kandidatojn.

UEA kaj ĈRI kuraĝigas reprezentantojn de ĉiuj asocioj partopreni kaj ekde nun deziras sukceson!

Teamo de la konkurso

Bv. kontakti la teamon de la konkurso, konsistanta el ĈRI kaj UEA, per:
Wang Fang (Selena), direktoro de Esperanto-sekcio de ĈRI criselena@163.com
Wang Weishi, raportisto de Esperanto-sekcio de ĈRI zhangpingxiaoyu@163.com
Qiu Jieming, raportisto de Esperanto-sekcio de ĈRI 418471792@qq.com
Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Ĝemelaj Urboj alekska@gmail.com
Fernando Maia Jr., vicprezidanto de UEA respondeca pri Eksteraj Rilatoj fmaiajr@gmail.com
Trezoro Huang Yinbao, vicprezidanto de UEA pri Financoj trezoro@qq.com

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №822.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi