En nia novaĵretejo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvara aŭtoro en nia dimanĉa versrubriko estas Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (Девятнин, 1862-1891-1938), lingvoinstruisto, estro de subdistrikta polico, Esperanta prelegvojaĝanto kaj verkisto.
Vasilij Devjatnin iĝis konata en Esperantujo pro sia traduko de Demono de Lermontov (1894), kiun sekvis pluraj tradukoj kaj originalaĵoj versaj kaj prozaj. Ni proponas al vi lian humuran poemeton, kiun li verkis dum sia kelkjara antaŭmilita restado en Eŭropo.
Tiam Esperanto floris kaj furoris en Parizo. La Pariza Esperanto-Grupo kun pli ol 1000 membroj havis fakojn kaj sekciojn en urbaj kvartaloj. Ĉiujare funkciis pli ol cent kursoj de Esperanto. Ĉiumonate okazis komuna vespermanĝo en Hôtel Moderne, kutime kun alilanda gasto (plurfoje kun Zamenhof). Fondiĝis monduma grupo por esperantistaj aristokratoj. Oni povis ĉiutage viziti esperantistan kunvenon. Devjatin faris tion kaj verse resumis siajn impresojn.
Agrablan legadon!
Pariza Esperanta Semajno
Lundo. Kunveno de l’ luksa mondumo:
Franclingva parolo, frakaro, parfumo.
Mardo. Negranda rondeto de l’ Sudo,
Antaŭen marŝanta per paŝ’ de testudo.
Merkredo. Tre gaja Deksesa sekcio:
Lumbildoj, kartludo kaj konversacio.
Ĵaŭdo. La juna kvartalo Dekkvina:
De la prezidant’ babilado senfina.
Vendredo. Kunveno de homoj meritaj:
Paroloj senĉesaj kaj ofte… senspritaj.
Sabato. Senzorga Latina sekcio:
Ĝi revas pri dancoj kaj plu – pri nenio.
Dimanĉo. Ripozo ĝis tago sekvanta,
Kaj poste – denove al vivo bruanta!..
Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 29), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.
Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm
Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA
AlKo
Pli frue aperis:
Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2019/09/blk-3