BET-55, rekorda kvante kaj kvalite

BET-55

BET-55 estis tre internacia. La tria plej granda landa grupo venis el Koreio – 39 personoj. La koreaj esperantistoj aktive kontribuis al la arta kaj prelega programoj de la 55a BET. (Foto: Anna Striganova)

La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiujn la 6-14an de julio gastigis la Litovia urbo Paneveĵo (Panevėžys), ne nur laŭ la nombro de la partoprenintaj personoj kaj landoj superis ĉiujn BETojn, kiuj okazis post la disfalo de Sovetunio en 1991, ĝi estis rekorda ankaŭ el la programa vidpunkto.

Kiel provleganto de La Ondo de Esperanto, en kiu dum unu jaro regule aperis bunta materialo prepare al BET-55, mi estis konsternita pro la abundego da planataj programeroj. Ĉu oni vere havos sufiĉajn vizitantojn por sciencaj prelegoj kaj prelegserioj? Aŭskultantojn por multegaj – ne nur vesperaj – koncertoj kaj artaj prezentoj? Ja BET ne estas universala aŭ kontinenta kongreso… Mia antaŭtimo estis vana. La enorma kvanto da partoprenantoj (pli ol 400 el la 450 aliĝintoj venis al Paneveĵo) kaj la pluveta vetero ebligis al ĉiu prezentanto havi sian publikon. Mia samlandano eĉ plendis, ke preskaŭ ĉiam estis malfacile elekti, al kiu el la interesovekaj eroj iri, ja samtempe okazadis po kvar programeroj paralele al la plurnivelaj kursoj de Esperanto. Senpaga instruado de Esperanto je diversaj niveloj kun diverslandaj instruantoj estas senduba atuto de BET.

Mi ne listigos ĉi tie temojn kaj nomojn de la prelegantoj – vidu la programon en nia retejo https://sezonoj.ru/bet55. Sed mi menciu la absolutan novaĵon de BET-55 – la sukcesan okazigon de la studadsesio de AIS (tamen mi ŝatus atentigi, ke por prelegoj kadre de AIS-sesio oni havu pli striktajn kriteriojn de “scienceco” por ne kompromiti SUSon). Mi mem ne senplezure ĉeestis kelkajn el la prelegoj de Walter Żelazny kadre de du liaj prelegocikloj pri religio kaj sociologio de la Esperanto-movado. Tiuj ofte similis al diskutrondo ne al klasikaj prelegoj. Nu, Walter la Fera scias provoki… Ankaŭ la kultura kaj arta programoj estis tre variaj kaj riĉaj, sed ne atendu de mi la listigon de la artistoj – por tio necesus aparta artikolo – sed, denove, vidu la programon kaj bedaŭru vian nepartoprenon.

Amri Wandel kun IKU-libro (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Kiel kutime je la dispono de l’ partoprenantoj estis klaso kun multaj komputiloj; en la antaŭsalona halo kun molaj sofoj kaj foteloj oni povis interparoli aŭ spekti sur granda televida ekrano konstante projekciatajn freŝajn fotojn; ĉiutage aperis la BETa gazeto Abelo, redaktita de Stano Marček, kun pli da fotoj ol da teksto, liveranta ankaŭ ĝisdatan programon por la venonta tago.

La solena inaŭguro okazis en la komunuma kulturcentro, ĝin sekvis urba koncerto kaj regalo por centoj da partoprenantoj kaj dekoj da artistoj – vera tumulto kaj rumoro, en kiu oni gaje renkontis amikojn, tostis (vino abundis) kaj manĝetis. Neniam mi spertis en Esperanto tiel amasan regaladon, post kiu pluraj aktivuloj eliris tro gajaj por daŭrigi la festadon en dekoj da privataj grupoj.

BET-55

Unu el la regaltabloj (Foto de Nina Pietuchowska)

Multnombra aliĝintantaro en negranda urbo kreis por la organizantoj multajn defiojn, kiujn ili sukcesis solvi. La BETanoj loĝis en pluraj hoteloj kaj studentejoj de Paneveĵo, dum la laborprogramo okazis en la universitata konstruaĵo urborande. Trifoja manĝado estis organizita dualterne en la kafejo de la urba scienca kaj teknologia parko je promendistanco de la BETejo, kvankam la menuo estis iom monotona, kaj iujn ĝenis neceso veturi por frua matenmanĝo.

Eble la disa loĝado kaj flanka situo de la fakultata konstruaĵo (kaj diligenta partopreno en la programo) ne tre videbligis esperantistojn en la urbo. Tamen la verdan popolon oni povis renkonti en la ĉefaj turismaj lokoj: sur la promenvojo ĉe la artefarita lago en la malnova riverfluejo, sur la placo Laisvės, en multaj trinkejoj kaj kafejetoj. La utila Gvidlibro pri Paneveĵo en Esperanto, eldonita de la urba Turisma Oficejo, enhavis priskribon de la vidindaĵoj kaj ekskursajn itinerojn. Tio helpis nin memstare konatiĝi kun la urbo, kvankam la faman ĉaran pupteatron ni sukcesis malkovri nur je la dua promenado.

BET-55

.«Asorti» denove koncertis en BET (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La loĝantaro de Paneveĵo malkreskis ekde la 1990aj jaroj de ĉ. 126 mil al malpli ol 90 mil. Tio sentiĝas – en la stratoj tute mankas aŭtoŝtopiĝoj, tial sen tro da tempoperdo oni venis al BET-ejo per urba buso aŭ taksio.

BET-55Alia utila presaĵo, ricevita de ĉiu BETano, estis la enorma “Kongresa Libro” kun 156 paĝoj – pli ampleksa ol la kongresaj libroj de la lastatempaj UKoj. Krom la informoj pri la aktuala BET, ties programo, prezento de la kontribuantoj, salutmesaĝoj de la Litoviaj kaj Esperantaj gravuloj, ĝi enhavas historie valorajn tabelojn kaj tekstojn, interalie, pri ĉiuj Litoviaj BEToj, eseojn pri la centjara Litova Esperanto-Asocio kaj pri la pionira esperantisto Aleksandras Dambrauskas.

Same kiel en UK, ankaŭ en BET merkredo estas ekskursa tago, sed ekskursi oni povis ankaŭ en aliaj tagoj. Ĉi-foje estis ebleco organizite viziti bienpalacon en Pakruojios, kie okazis florfestivalo, gustumi bieron en la kastelo de Biržai kaj spekti tie folkloran programon. Duontaga ekskurso inkluzivis gustumadon de herbaj teoj.

Je ĉiu tria jaro, post nia ekloĝo en Kaliningrado, nia Onda duopo (Aleksander kaj Halina) partoprenas en BEToj, kiam estas la vico de Litovio okazigi ĝin. Tio okazas ne nur pro la najbareco, sed pro la jardekojn longa kunlaborado kun la motoro de la Litovia Esperanto-movado Povilas Jegorovas. Se temas pri BET, la kunlaboro niaflanke estas ĉefe informado reta kaj gazeta dum la antaŭa jaro. Nia surloka kontribuo estas kutime nur du-tri programeroj; ĉi-jare ni prezentis la novan eldonon de Baza Literatura Krestomatio kun deklamado de elektitaj eroj (parenteze mi notas kun kontento la bonegan vendostatistikon de BLK en Paneveĵo).

BET-55

Teresa Pomorska ricevas la libropremion (Foto: Halina Gorecka)

Tre vigle pasis nia kvizo “Kiu estas sur ekrano?” pri la eminentuloj el la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, kvankam ĉagrenis ĝiajn aŭtorojn la fakto, ke kelkaj gravaj Esperanto-agantoj ne estis rekonitaj laŭvizaĝe. Venkis en la kvizo la pola sciulino Teresa Pomorska, kiu ricevis premie ekzempleron de la enciklopedio.

Halina Gorecka

Neformala raporto (fotoraporto kun koncizaj klarigoj) pri BET-55 estas legebla en la ruslingva ĵurnalo de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.livejournal.com/

Informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/09/bet-95

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi