Nitro denove gastigis esperantistojn

SES

Inter la 12a kaj la 20a de julio gastigis la eks-UK urbo Nitro en Slovakio 164 homojn el 30 landoj, por ke ili partoprenu jam la 13an Someran Esperanto-Studadon. Intertempe SES iĝis la plej granda somera lernejo de Esperanto, kien povas veni plenaj komencantoj kaj jam tre lertaj movadanoj – ĉiu trovos por si taŭgan klasĉambron. Instruas en SES ĉiam tre sperta internacia teamo de instruistoj – same estis ankaŭ ĉi-foje. Ĉi-jare okazis sep kursoj, inkluzive de tiu pri la Esperanto-literaturo kaj kulturo.

La programo, kiel jam kutime estis bunta kaj samtempe interesa. Krom la antaŭtagmeza intensa studado (de 9h00 ĝis 13h00) posttagmeze okazis prelegoj, metiejoj, ekskursoj, sportumado, paroligaj rondoj, libroservo… La vespera programo ĉefe konsistis el koncertoj, internacia kuirarta festivalo, internacia vespero. Ne povis manki vingustumado (dum la nacia vespero) kune kun la prifesto de la plej vivosperta partoprenantino Maria Dolors el Katalunio, kiu festis en bona sano kun ceteraj samideanoj sian 90-jariĝon! La nokta programo konsistis ĉefe el gufujo, drinkejo, diskejo aŭ karaokeo.

SES

JoMo koncertas en Nitro

SES vere bone enradikiĝis en la movado, ĝi havas sian konstantan kaj bone testitan programon, kiu plaĉas kaj kontentigas la partoprenantaron.

Krome ĉi-jare estis unuafoje testita nova “subevento”, kiu okazis kadre de SES, tamen havis sian apartan programon: SEP estis la Somera Esperanto-Programado – aranĝo por programistoj kaj aliaj komputile lertaj esperantistoj, kiuj antaŭtagmeze okupiĝis pri realigo de novaj utilaj projektoj por nia movado. Pli detalan priskribon vidu en la aparta artikolo.

Kial indas veni al SES?

La kialoj ja povas tre malsami de persono al persono. Sed ĝenerale ja estas kelkaj bonaj kialoj:

  • SES estas relative nemultekosta, kaj do taŭga, ekzemple, por homoj el meza kaj orienta Eŭropo
  • En SES oni instruas Esperanton dum intensaj kaj profesiaj kursoj
  • La instruistoj estas tre lertaj kaj ege kvalitaj
  • La etoso estas tre hejmeca kaj amika
  • La loko kutime estas tre agrabla, permesanta havi “libertempan humoron”
  • La posttagmeza kaj vespera programoj estas tre riĉaj kaj partoprenindaj
  • La ekskursoj estas kutime tre allogaj kaj nemultekostaj

Kiam okazos venonta SES? La 18-26an de julio 2020. Kaj kie okazos SES 2020? Verdire, tio ankoraŭ ne klaras – sed eble ĉi-foje ni provos “transpaŝi” la limojn de Slovakio, ironte al Ĉeĥio! Tio tamen ne estas ankoraŭ konfirmita, do atendu sciigon en iu el la venontaj numeroj de La Ondo.

Peter Baláž (Petro)
SES-organizanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/08/slovakio-30

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi