SEP, la unua Esperanta kodum-maratono

SEP

Paralele kun la bone konata Somera Esperanto-Studado (SES) naskiĝis ĉi-jare ankaŭ SEP – Somera Esperanto-Programado. La unua Esperantuja kodummaratono SEP okazis ĉi-julie dum SES 2019 en Nitro.

Ekde la komenco en E@I ĉiam temis pri programado. La unuaj projektoj de la organizo eĉ okazis kvazaŭ kodummaratone. Dum JES-2018 Georg Jähnig, germana poligloto kaj esperantisto, venis kun la ideo organizi en SES paralelan programon, kiu esence estus kodummaratono. Ni sciis, ke la ideo estis mirinda, kaj tuj venis la decido okazigi la eventon. Post iom da cerbumado ni nomis ĝin SEP, ne nur por la kongruo kun SES, sed ankaŭ por trafe klarigi la sencon de la evento. Ni antaŭdivenis, ke eble deko da homoj venus kaj nia supozo ne tro malproksimis de la vera nombro!

Kodummaratonoj

Kio ili estas? Mallonga evento, kiun homoj partoprenas por okupiĝi pri komputilaj projektoj. Plej kutime temas pri programado, tamen ofte pri grafikaĵoj, tradukado kaj io ajn rilata al komputiloj, do eĉ ne komputistoj kiuj tamen volas engaĝiĝi, estas bonvenaj! Ĉiu kodummaratono havas temon, kiu donas la limojn al projektoj, kiu, male ol oni pensus, kreskigas kreemon kaj certigas, ke homoj elpensu realajn celojn.

Kio okazis en Nitro

Entute estis 12 partoprenantoj de SEP, plejparto venis kun propraj proponoj por projektoj. Unue oni prezentis sin, por ke ĉiuj sciu, kiu estas kiu kaj kiu kion faras, intencas krei kaj prilabori, kaj kiujn projektojn oni povus aliĝi. Jam dum la unua tago evidentiĝis, ke la maratono ne povis peti pli da natura entuziasmo, simple estis ĉie kaj programistoj, grafikistoj kaj SEP-anoj jam dum la unua tago teamiĝis kaj priparolis ĉion bezonatan por tuj eklabori. Preskaŭ ĉiutage ni prezentis la procezon, ŝanĝojn kaj novajn ideojn de niaj prilaborataj projektoj aŭ novaj, el kiuj oni fine sume prezentis ok!

Kadre de la maratono ni havis pli da tempo ol kutime. Tio donis al ni ŝancon por prilabori niajn elektitajn projektojn profunde kaj kvalite. Estis nekredeble, kiom da energio oni donis al SEP, kaj kiom da novaj ideoj naskiĝis, kiuj potenciale havas grandan ŝancon helpi Esperantujon.

Projektoj

Diversegaj projektoj okazis, malgraŭ tio, ke la temo estis “Esperanten”, signifante ke ĉiu projekto devis iel rilati al Esperanto. Ni kreis ne nur komputilan ludon, sed ankaŭ plibonigis Eventan servon, elpensis malfermfontan “Duolingon”, prilaboris “Filmaron” ktp. Tiu ĉi raporto ne intencas eniri la detalojn de ĉiu projekto, mi tamen esperas ke la kreantoj de la projektoj mem verkos priskribajn artikolojn aŭ detalan blogeron, kiu(j) povas riĉigi ĉi artikolon.

Gajnintoj

Sendependa ĵurio estis kreita por taksi la projektojn laŭ potencialo, ideo kaj kvalito. En la ĵurio estis Martin Rue, Philipp Schultz kaj Marta Tikhomirov, kiuj verdiktis jene:

1. Liberalingvo (nomo ankoraŭ ne finelektita): libera klono de Duolingo por lerni lingvojn (realigota, longdaŭra projekto).

2. Eventa Servo: duonaŭtomatigo de importado de eventoj de Meetup kaj Duolingo Events al la retejo “Eventa servo”.

3. Terpomo: komputila ludo por varbi junulojn por Esperantaj eventoj.

La aliaj projektoj dum SEP estis:

learn.esperanto.com – Eligo al Anki; Eligo EPUB + PDF, eligo pere de Markdown;
mallonge.net – URL mallongigilo;
Komputeko – oftaj komputilaj vortoj kaj eraroj;
Esperanta arboranko – knll-markita datumbazo de Esperantaj tekstoj;
Filmaro – plurlingva filmdatumbazo;
Kunportu – telegramroboto por organizi kunportendaĵojn;
wp-eventaservo – Eventserva aldonaĵo por WordPress;
ludoj.org – informoj pri popularaj ludoj en Esperantujo;
Freemydig – traduki gvidfoliojn pri cifereca liberigo en Esperanto;
Grafikaj kontribuoj – IJF t-ĉemizo; Emblemo por filmaro; Emblemo por Tabuo; Propono por reaspektigo de ekzercoj por Learn Esperanto.

La aŭtoroj mem verkis la priskribojn, por vidi ekranbildojn kaj pli detalajn priskribojn vizitu la retejon de SEP: http://sep.ikso.net/

La gajnintoj kaj ĉiuj partoprenantoj de SEP ricevis premiojn. La unua ricevis senpagan partoprenon de la venontjara SEP inkluzive de la manĝoj kaj tranoktoj, la dua la aliĝkotizon kaj tranoktojn, kaj la tria la aliĝkotizon. Krome ĉiuj ricevis T-ĉemizojn, kajerojn, skribilojn kaj kompreneble atestilojn de sukcesa partopreno.

Konklude

Tio, ke ni ĉiuj persone renkontiĝis, interparolis, interkonatiĝis kaj kelkaj finfine ligis la vizaĝojn al la nomoj, estis eĉ pli grava ol la programado. Tiel la kunlaboro povas vivi pli longe kaj porti pli da rezultoj. Fruktodona SEP certe estis, la projektoj kreskos kaj kreantoj pliboniĝos, estonte oni organizos SEPon denove (en 2020 dum SES). La kreaĵoj renkontos la mondon, kaj homoj ekuzos ilin. Ne nur esperantistoj! Ekzemple, al la projekto “Liberalingvo” iu ajn povos aldoni novan lingvon kaj lecionojn! SEP eventuale funkcios kiel ĉiujara evento por kune krei, prilabori kaj finpretigi ilojn, retpaĝojn, programojn, tradukojn, ludojn kaj tiel plu. Tiudirekten ni iras.

Mi kore dankas ĉiujn, kiuj helpis realigi la eventon. Kora danko iras ankaŭ al niaj du financ-subtenantoj: UEA kaj ESF, danke al kiuj povis veni eĉ pli da partoprenantoj. Estas komenco de brila, nova kaj fruktodona evento en Esperantujo, kie kapablaj homoj kunvenos kaj elpensos aŭ prilaboros projektojn, kiuj helpos ne nur Esperanton. Ni do esperu, ke multaj kreemaj homoj aliĝos al ĝi ankaŭ estonte kaj helpos tiel plibonigi kaj modernigi Esperantujon!

Kryštof Klestil

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/08/slovakio-29

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi