Pri la demoversio de La Ondo de Esperanto

OndoĴus aperis en la reto la demonstra versio (demoversio) de la julia, literatura numero de La Ondo de Esperanto. La demoversio de ĉi tiu gazeto estas publikigata ekde la januara numero por 2017, kiam La Ondo fariĝis bitgazeto sen papera versio. Kutime la demoversio enhavas la titolpaĝojn de ĉiuj sekcioj (“Intervjuo”, “Eventoj”, “Tribuno”, “Arkivo”, “Kulturo” kaj aliaj), kelkajn gravajn artikolojn kaj komencajn paĝojn de pli ampleksaj tekstoj – entute, ĉirkaŭ 30 paĝoj de la kutime 70-paĝa Ondo.

La demonstra versio iĝas elŝutebla kelkajn semajnojn post la apero de la freŝa eldono. Ĝi estas senpage elŝutebla en la arkiva retejo de La Ondo http://esperanto-ondo.ru/Lo-old.htm. Kelkaj lastatempaj demoversioj estas elŝuteblaj en la dekstra kolumno de la novaĵretejo La Balta Ondo.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi