Kenigsbergaj klopsoj

klopsoj

Somere de la jaro 2001a nia familio translokiĝis el Urala grandurbo al Kaliningrado. Danke al afabla invito de Ilona Koutny fine de septembro mi venis al Poznano por rakonti al la kursanoj de la Interlingvistikaj Studoj pri la libroeldonado de Sezonoj. Post mia prezento en amika konversacio la unua demando al mi estis: ĉu mi konas la Kenigsbergajn klopsojn? Certe!

Kvankam la urbonomo Kenigsbergo ne plu troveblas sur la modernaj mapoj, ĉi tiu plado daŭre estas konata kaj populara en Germanio. Ne nur en restoracioj. En Germanio estas vendataj pretaj klopsoj en ladvazetoj, ankaŭ frostigitaj fabrikaĵoj, seka miksaĵo por prepari saŭcon. Oni diras, ke ĉiu hejmmastrino en Germanio scipovas prepari ĝin. (Nu, kiel novloĝanto de la ĉefurbo de la iama Orienta Prusio, ankaŭ mi lernis tion.)

Kenigsbergaj klopsoj (“Königsberger Klopse”, de la germana “klopfen” – frapi) estas traficia germana plado el muelita viando kun saŭco.

Recepto

Farĉo. Anticipe trempu en akvo nemolan blankan bulketon, elpremu akvon kaj pecetigu per forko, aldonu 500 g da vianda farĉo (po duono el bovidaĵo kaj bovaĵo, aŭ porkaĵo kaj bovaĵo), unu kirlitan ovon, pipron kaj salon, pinĉon da muskato. Bone miksu. Fritu tranĉitan je kubetoj cepon ĝis moleco, aldonu dispremitajn anĉovojn, kiuj donas apartan pikantan guston, kaj metu al farĉo; bone miksu kaj eĉ frapetu la farĉon. Lasu ĝin flanke ripozi.

Kuirado: Verŝu en kaserolon 1,5 l da akvo, metu unu cepon, unu karoton, du laŭrajn foliojn, kvin grajnojn da nigra pipro. Kuiru buljonon ĉ. 30 minutojn sur milda fajro, filtru ĝin. Formu buletojn el farĉo (je grando de golfa pilketo). Metu ilin en la bolantan buljonon, tuj minimumigu la fajron – aliel buletoj disfalos, kuiretu ĉ. 10-15 min. Pretajn klopsojn elmetu el buljono.

Por saŭco: 50 g da butero, 45 g da faruno, duonlitro da buljono, en kiu kuiriĝis klopsoj, du ovaj flavaĵoj, tri supkuleroj da kaporoj, salo, pipro, pinĉo da sukero, suko de unu citrono.

Preparado de saŭco: Fandu buteron en poto aŭ kaserolo, ŝutu farunon, miksu kaj varmetigu. Poiomete verŝu buljonon. Seninterrompe kirlu! Stufetu sur milda fajro ĉ. 10-15 minutojn, kirlante ĝis densiĝo. Laŭdezire aldonu du ovoflavojn miksitajn kun lakto, aŭ kremon. Fine, aldonu salon, sukeron kaj pipron, kaporojn kaj acidigu per citronsuko.

Antaŭ la surtabligo metu la klopsojn en saŭcon, varmetigu. Garnaĵo: kuiritaj ter-pomoj kun petroselo, pecetoj da marinita beto.

Kial al saŭco oni aldonas kaporojn? Ĉar fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj kaporoj estis lukso, mastrinoj kaj kuiristoj nobligis per ili la pladon, kvazaŭ pruvante sian propran bonstaton. Estas nur unu el la versioj, kompreneble. Sed mi ege ŝatas ĉi tiun saŭcon ĝuste pro kaporoj.

klopsoj

Nuntempe oni povas manĝi la klopsojn, kiuj estis apenaŭ konataj en Sovetunio, en kelkaj restoracioj de Kaliningrado. Kaj la plej populara novaĵretejo de la Kaliningrada regiono havas la nomon https://klops.ru/. Nia familio havas belan tradicion: ĉe vizitado de la apudmara banurbo Svetlogorsk (Rauschen) ni kutimas tagmanĝi en la kafejo “Veterok” (Venteto), situanta ĉe la dekliva vojo kondukanta de la supra urbo al la maro. “Veterok” estas moderpreza kafejo, ĉi tie oni servas klopsojn kun terpoma pureo kaj salato, kiu enhavas marinitan beton. La 400-grama porcio estas vere satiga. Venu kaj gustumu, aŭ provu prepari mem. Bonan apetiton!

La redaktoro de La Ondo ŝategas manĝi Kenigsbergajn klopsojn en “Veterok” (Foto: Halina Gorecka).

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/08/kuiri

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi