UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado

UEA bonvenigas kaj subtenas la Helsinki-iniciaton por plurlingveco en la scienca komunikado, kiu pledas por lingva diverseco en gravaj terenoj de scienca agado:

  • Disvastigo de esplorrezultoj
  • Nacia kaj nacilingva publikigo de loka esplorado
  • Pritraktado kaj sponsorado de esplorado

Aparte UEA rekonas la gravecon de plurlingva interkomunikado en scienca esplorado kaj kunlaboro, kun diverslingva diskonigado de sciencaj rezultoj.

Tion UEA konsideras esenca por malaltigi la lingvajn barojn kaj mildigi la lingvan diskriminacion kontraŭ sciencistoj kaj esploristoj, kiuj ne sufiĉe bone regas la anglan lingvon, en kiu nuntempe okazas la plejmulto de la internacia scienca aktiveco kiel kunvenoj kaj ĵurnaloj.

UEA fieras pri sia propra ekzemplo de plurlingveca scienca publicado kadre de la Internacia Kongresa Universitato, kiu jam pli ol dudek jarojn disponigas altkvalitajn sciencajn tekstojn en la formo de IKU-libro, regule aperanta en la Universala Kongreso, kun resumoj en kvar aŭ kvin lingvoj (https://uea.org/teko/IKU).

Krome menciindas la plurlingveca scienca eldonado de du Fakaj Asocioj: UMEA, kies organo Medicina Internacia Revuo aperigas artikolojn en pluraj lingvoj, kun resumoj en la angla kaj Esperanto, kaj ISAE, en kies longtempa Scienca Revuo aperas sciencaj artikoloj, kutime en Esperanto. Alia plurlingva scienca organizaĵo, kiu rilatas al Esperanto estas Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu okazigas universitatajn studsesiojn en pluraj lingvoj, ofte en Esperanto. Jam 25 jarojn, kunlabore kun UEA, ĝi aŭspicias la komunajn IKU-AIS sesiojn dum la UK.

Gravas en tiu kunteksto ankaŭ la subteno de Esperantic Studies Fonduso (ESF), kiu stipendias plurlingvajn sciencajn iniciatojn, kiel la interlingvistikaj kursoj de Poznano. Institucioj kiel la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Biblioteko en Vieno kaj la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB) havas grandajn kolektojn de sciencaj kaj alitemaj tekstoj en pluraj lingvoj, grandparte en aŭ rilataj al Esperanto.

UEA proponas al siaj kunlaborantoj, aktivuloj kaj membroj, aparte al tiuj, kiuj rilatas al sciencaj, edukaj kaj lingvaj temoj, legi la alvokon ĉe https://www.helsinki-initiative.org/eo kaj subskribi ĝin ĉe https://www.helsinki-initiative.org/eo/sign.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №819.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi