La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero

unesko-kurieroLa aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko (https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367693_epo), UEA kaj Unesko-Kuriero (http://kuriero.esperas.info). La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104a UK. La sona versio estos elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero. Dum la 104a UK en Lahtio UEA donacos ekzemplerojn de la numero al reprezentantoj de ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj por ke ili vaste vidigu ĝin al la publiko.

Atentaj legantoj rimarkas, ke ĉiu numero de Unesko-Kuriero havas specialan temon pri gravaj demandoj de la tuta mondo. La aprila-junia numero ĉefe temas pri plibonigo de urboj kaj urbaj retoj. En la numero vi trovos pensigajn ciferojn: pli ol duono de la homaro nun loĝas en urboj kaj tio fariĝos 70 elcentoj ĉirkaŭ 2050. Kvankam okupante nur du elcentojn de la monda terspaco, ili konsumas 60 elcentojn de la tutmonda energio, ellasas 75 elcentojn de la forcejaj gasoj kaj produktas 70 elcentojn de la tutmonda rubo. Urboj respondecas pri 70 elcentoj de la monda ekonomio, kun granda porcio de la kreema ekonomio, kiu atingas ĉiujaran tutmondan enspezon de 2,25 duilionoj da dolaroj kaj laborigas pli da gejunuloj ol ĉiuj aliaj sektoroj. Dum longa tempo, kiel unu el la elstaraj laboratorioj pri ideoj en la mondo, Unesko laboras por kunigi tiujn retojn de urboj, kuraĝigante ilin interŝanĝi kaj kunlabori pri reguloj kaj praktikoj, kiuj respondas al la kreskantaj bezonoj de urbaj loĝantoj.

Ĉi tiu numero de Unesko-Kuriero plenas je rakontoj pri kreemo, novigado kaj fortikeco. En la enkonduko de ĉi tiu numero, S-ino Audrey Azoulay, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, skribis: “Mi esperas, ke ĝi inspiros vin kaj eble instigos vin okupiĝi pri tiuj aferoj en via propra urbo aŭ komunumo.”

En la pasintaj du jaroj, UEA traktis Unesko-Kurieron kiel gravan diplomatian ilon por profundigi la rilatojn kun Unesko kaj kiel gravan ilon por serĉi sponsorajn organizojn por plibonigi siajn financojn. Dank’ al la plena subvencio de la iniciatinto, redaktoro kaj kunordiganto Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio), la financado de la eldonado estas bone solvita sendepende de la financo de UEA. Tamen ni ankoraŭ ne sukcesis en la serĉado de la sponsoraj organizoj por plibonigi la financojn de UEA per ĝi. UEA daŭre invitas kandidatiĝojn de sponsoraj organizoj, kiuj deziras ligi sian nomon kun la Kuriero, kontribui al ĝia disvastigo kaj samtempe helpi plibonigi la financan situacion de UEA. Temus pri regula jara subvencio por plurjara periodo. La elektita sponsoro rajtus aperigi sian nomon en la kolofono de la Kuriero, ĉeesti la kunlaborajn kunsidojn kaj forumojn de la Kuriero organizatajn de Unesko kaj UEA kaj eĉ mem okazigi seminariojn pri Esperanta versio de Unesko-Kuriero en rilato kun sia propra laborkampo; ĝi rajtus senpage ricevi paperajn ekzemplerojn de la Kuriero. Ĝi povus krome uzi la titolon “organiza partnero de Unesko-Kuriero en Esperanto en siaj komunikiloj kun reklama celo. La sponsora organizo ne havus devon fizike prizorgi eldonon de la Kuriero, nek okupiĝi pri ĝia redaktado. Interesatoj bv. skribu al la Ĝenerala Direktoro de UEA direktoro@co.uea.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №811.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi