Jubileoj kaj memordatoj en julio 2019

Ondo5. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Alfred Michaux (1859-1901-1937), franca advokato, interlingvisto kaj esperantisto; iniciatoro kaj vicprezidanto de la unua UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), defonda membro de Lingva Komitato (1905-14), redaktoro de La Revue de l’Espéranto (1903-1906). En 1911 li malaktiviĝis pri Esperanto kaj okupiĝis pri sia projekto Romanal (1909). — Legu pli en NDK, p. 199-200.

5. Antaŭ 170 jaroj naskiĝis William Thomas Stead (1849-1912), angla ĵurnalisto, filantropo, pacifisto kaj esperantisto; li aktive disvastigis Eon en la Esperanto-rubriko de sia revuo The Review of Reviews kaj disponigis oficejon por BEA, kies vicprezidanto li estis; Stead dronis en la ŝipo “Titanic” en 1912.

12. Antaŭ 30 jaroj mortis Miyamoto Masao (1913-1934-1989), japana socia aganto kaj esperantisto, la plej konata japana Esperanto-literaturisto, aŭtoro/tradukinto de pli ol 20 libroj en/pri Eo, i.a. de Pri arto kaj morto (novelaro, 1967), Invit’ al japanesko (poemaro, 1971) kaj Sarkasme kaj entuziasme (esearo, 1979); kvar liaj tradukoj el la japana literaturo aperis en la libroserio “Oriento-Okcidento”; membro de Akademio de Esperanto (1986-89), honora membro de UEA (1984). — Legu pli en NDK, p. 204-206.

14. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Marin Vjekoslav Ivan Gjivoje (1919-1936-1982), kroata jugoslavia ĵurnalisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Marinko Ĝivoje; redaktoro de La Suda Stelo (1950-57), Jugoslavia Esperantisto (1957-60), Jugoslavia Fervojisto (1963-64), gvidanto de la gazetara servo de UK (1953-73); aŭtoro de Kroatoserba-Esperanta vortaro (1966), Esperantonimoj (1973), Panoramo de Ea literaturo (1979), Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj (1980), Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj (1985) k. a. — Legu pli en NDK, p. 119-120.

19. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Johannes Rijk Gerardus Isbrücker (1889-1909-1967), konata en Esperanto kiel Jan Isbrucker; pioniro de uzado de Esperanto en radio, komitatano (1925-36) kaj vicprezidanto (1934-1936) de UEA, membro de Lingva Komitato (1921-48) kaj Akademio de Esperanto (1922-67), la plej longtempa prezidanto de Akademio de Esperanto (1937-63), aŭtoro de La evoluo de la telefonio (1928), Historio kaj organizo de la Esperanto-movado (1932), Pri la vortfarado en Esperanto (1959) k. a., honora membro de UEA (1934). — Legu pli en NDK, p. 138-139.

19. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Eugène Aristide Alfred Adam (1879-1914-1947), franca metiisto, fakinstruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eŭgeno Lanti; la ĉefa figuro en la laborista Esperanto-movado, iniciatoro kaj gvidanto de SAT (1921-33), redaktoro de Sennacieca Revuo (1921-24) kaj Sennaciulo (1926-28), kreinto de sennaciismo (1931), iniciatinto de Plena Vortaro de Esperanto (1930), aŭtoro de For la neŭtralismon! (1922), La laborista esperantismo (1928), Manifesto de la sennaciistoj (1931), Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (Kun R. Guihéneuf, 1935) kaj aliaj verkoj. — Legu pli en NDK, p. 166-168.

26. Antaŭ 132 jaroj (1887) en Varsovio aperis la Unua Libro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof – la naskiĝdato de Eo.

26. Antaŭ 50 jaroj (1969) en Helsinko komenciĝis la 54a Universala Kongreso de Esperanto.
Aleksander Korĵenkov

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/07/julio-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi