Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes

GoesLa Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes.

Heidi naskiĝis en Belgio en 1976. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 29 jaroj, en 1990. Kiam ŝi finis mezlernejon en Belgio, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian kaj same pri la loka kaj islama kulturo.

Post reveno al Belgio si decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn, kaj ŝia licencia diplomverkaĵo temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko, verkita en la nederlanda. En 2007, la traduko en Esperanton de tiu diplomverkaĵo fariĝis ŝia unua libro Afero de espero, eldonita de UEA. Tuj post la lanĉo de tiu libro, Heidi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, pro la kombino de tiu ligilo al Indonezio kaj sia propra esploremo.

En 2009 ŝi revenis al Indonezio por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, instigita de LEE Jungkee, tiam prezidanto de KAEM, plej multe da tempo ŝi uzis por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instruvojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post la dua vojaĝo. En 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. Ekeldoniĝis bulteno. La sekva paŝo estis finfine Indonezia Esperanto-Kongreso…. Efektive ŝia esploroj pri mortinta movado kaj sindonemo al instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de tuta landa movado.

En marto 2013 ŝi vojaĝis al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan vojaĝon por instruado ŝi faris en 2014. En 2018 aperis ŝia plej lasta libro Movadaj insuletoj, ankaŭ eldonita de UEA. En 2018 ŝi ankaŭ instruis en Maroko kaj ekde marto 2019 ŝi komencis vojaĝi al Angolo, kie ŝi instruas Esperanton ĉefe al instruistoj, kun speciala atento al instruistinoj.

Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon samkiel ŝian profundan esperon pri la kampo de Edukado kaj ŝian admirindan esploremon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №815.

Foto de Manuel Pancorbo Castro

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi